tradukoj: de fr

galaktoz/o

galaktozo  

KEMBIO Simpla sukero, kies molekuloj havas ses karbon-atomojn kaj kiu dum digestado kune kun glukozo estiĝas el laktozo: la aŭtoro trovis, ke ĉ. 57% da sukeroj konsistas el galaktozo [1]; heksozoj: glukozo, fruktozo, galaktozo [2]; laktazo aŭ β-galaktozidazo estas la enzimo partoprenanta en la hidrolizo de laktozo al galaktozo kaj glukozo [3]; la kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti: rubeolo dum la gravedeco, malesto de la galaktozo [4].

tradukoj

francaj

~o : galactose.

germanaj

~o : Galactose.

fontoj

1. Sinitiro Kawamura: Utiligado de la Kromproduktajoj en la Manufakturado de Sojfaboproteino
2. Vikipedio, Monosakarido
3. Vikipedio, Laktozo
4. Vikipedio, Katarakto


ℛevo | datumprotekto | galaktoz.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2018/05/20 18:10:14