gap/i PV

gapi

(x)
Senpense, naive kaj iom stulte rigardadi, malfermegante okulojn kaj buŝon: mire gapi [1]; gapa admiro; [li] sidis en la parko kaj sencele gapis antaŭ si [2]; [li] gapis malkontente, kaj pretis diskuti plu [3]; la mondo gapas al Aŭstrio, indignante pro ties dekstra popolisto [4]; kiam […] mi la unuan fojon legis pri „enlitigitaj“ ĵurnalistoj, mi gapis konsternite [5]; por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj [6]; pasumas turistoj kaj butikumantoj gapvagantaj [7].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Telegramo
2. Julian Modest: La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 24
3. Monato, Espero, 2003
4. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
5. Monato, Stefan Maul: Milit-litoj, 2003
6. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28
7. Monato, Saliko: Tammisaari, urbeto ĉe Balta Maro, 2014
bulgare:
зяпам
ĉeĥe:
bezmyšlenkovitě koukat, civět, hloupě koukat, lelkovat, naivně koukat, zevlovat
ĉine:
呆呆地看 [dāidāidekàn], 瞠目 [chēngmù], 瞪眼看 [dèngyǎnkàn]
france:
bayer aux corneilles, regarder bêtement ~a: béat (niais), niais.
germane:
gaffen
hispane:
estar embobado, estar boquiabierto
hungare:
bámul
japane:
ぽかんと見とれる [ぽかんとみとれる]
nederlande:
gapen
perse:
زل زدن، خیره شدن
portugale:
ficar boquiaberto, embasbacar-se
ruse:
глазеть, ротозейничать
slovake:
civieť, hlúpo pozerať, zízať
ukraine:
видивлятися, ловити ґави/ґав, витрішки продавати/купувати

gapemo

Emo al naiva mirado, al pasema interesiĝo pri ajna vidataĵo: liaj promenoj en la urbego ne estis senutilaj, ĉar li ekspluatis ilin por […] perdadi la naivan gapemon de la kamparano, kiun li suspektis en si [8]; gapemulo.
8. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
bulgare:
~emulo: зяпач.
ĉeĥe:
~emulo: zevloun, čumil.
france:
badauderie ~emulo: badaud.
germane:
~emulo: Gaffer.
hispane:
~emulo: mirón, papanatas.
nederlande:
~emulo: gaper.
portugale:
~emulo: um boquiaberta.
ruse:
~emulo: зевака.
slovake:
~emulo: čumil.

seksogapejo, seksgapejo

Budo, en kiu oni spektas trans fenestro senvestiĝon aŭ alian erotikaĵon: la „soldatoj“ cirkulas en urbaj regionoj – plej ofte inter la drinkejoj, seksgapejoj, ktp – kie decaj homoj normale tute ne kuraĝus iri [9]; en seksgapejo oni povas tra truo spekti senvestiĝon, elmontron de nudeco aŭ seksumadon [10].
9. Pejno Simono: La Savarmeo malpermesata en Moskvo, soc.culture.esperanto, 2000-12-09
10. Vikipedio, artikolo „rigardismo“, 2008-08-31
angle:
peepshow
ĉine:
西洋景 [xīyángjǐng]
france:
peepshow
germane:
Peepshow
nederlande:
peepshow

administraj notoj