tradukoj: en fr

gastroenterolog/o [1]

gastroenterologo  

MED Kuracisto, kies fako estas gastroenterologio: la skribtablo de la eminenta gastroenterologo estis kovrita per amaso da Rentgen-bildoj kaj skribaj notoj [2].
Rim.: Eblas trovi la sinoniman terminon gastroenterologiisto [3], logike konstruitan per la sufikso IST el la radiko gastroenterologi/o. Tamen, pro la longeco de tia vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, oni normale preferas la sensufiksan vorton gastroenterologo [4].

tradukoj

anglaj

~o: gastroenterologist.

francaj

~o: gastro-entérologue.

fontoj

1. Vikipedio: Gastroenterologio
2. B. Golden: Kosma Rubaĵo, Monda Karuselo, 1977:10
3. Vikipedio: Gastroenterologio
4. PMEG: 39.1.12.Neoficiala sufikso I


ℛevo | datumprotekto | gastroenterolog.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2018/04/25 08:10:14