tradukoj: be bg cs de el en es fr hu nl pt ru sk vo

Prizorgi malsanulon kaj fari ĉion necesan por lin resanigi:
oni ne kuracas sole per medikamentojB;
li kuracis sin de siaj vundojZ;
unu vundo alian kuracas[2];
(figure)
ŝuldon tempo ne kuracas[3];
nia kuracato estas mia konatoZ;
nekuracebla kriplaĵo, malsanulo.

Rimedoj kaj agoj uzataj por resanigi malsanulon:
severa kuracado;
kuracado per akvoj mineralaj.
dieto
Loko aranĝita por kuraci malsanulojn:
lia filo Adamo transprenis la okulistan kuracejon
[4].

Ĉio, kion kuracisto uzas por resanigi malsanulon.
medicinaĵo,
resanigilo

Medicinisto kiu aktive kuracas homojn:
venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana
[5].

Medicinisto, kiu kuracas bestojn:
Yrjö Kokko elektis al si interesan vivtaskon lasante la metion
de
bestkuracisto por klerigi kaj veki la legantaron
[6].

Kuracado per metodo rigardata kiel natura: per vegetaĵoj,
masaĝoj, dieto...:
pli ol 20 fakuloj pri naturkuraco kaj sanoteno el Usono,
Koreio, Germanio, Litovio kaj Ĉinio partoprenis
[7].