*san/a UV

*sana

1.
Havanta korpon, organaron, menson, kiuj bone kaj normale funkcias: se mi estus sana, mi estus feliĉa [1]; ili estis junaj kaj sanaj, bone elkreskintaj kaj kun fortaj membroj [2]; dormu nun, fariĝu freŝa kaj sana [3]; li fariĝis sana kaj vigla [4]; [oni preĝu, ke] en korpo sana estu menso sana; [5] (figure) Esperanto sane eltenis ĉiujn ventojn kaj puŝojn [6]; (figure) tio malpermesas al la lingvo libere kaj sane disvolviĝi [7].
2.
Sanfavora: el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, [pro kio iu] venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando [8]; transdoni sanan, puran frukton [9]; la receptoj en ĉi tiu verketo estas bona bazo por sana nutrado [10].
3.
Rilata al saneco, al konservado de saneco: klerigadaj kaj sanaj servoj [11]; la buĝeto inkluzivas novajn kostojn, kiel sana kaj pensia asekuroj [12].
4.
Karakterizanta instruon, kiu certigu ekvilibran, bone funkciantan socion: konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo [13]; venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon [14]; li povu admoni pri la sana doktrino [15]; la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco [16]; albanoj devas fari plejeblon por plibonigi sian imagon je la okuloj de la mondo, evitante kian ajn eksceson, konforme al sia sana kaj pozitiva morala tradicio [17].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
5. Juvenal: Satiroj, 10, 356
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
9. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
10. Monato, Garbhan MacAoidh: Manĝu por sano, samideano!
11. Zofia BANET-FORNALOWA/pg: Kiam orkestro fariĝas orkesto, Monato, 2000/05, p. 12
12. Monato, Zlatko Hinšt: Kiel oni (trans)vivas en Kroatio
13. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:13
14. La Nova Testamento, Ii. timoteo 4:3
15. La Nova Testamento, Tito 1:9
16. La Nova Testamento, Tito 2:2
17. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
angle:
healthy
beloruse:
здаровы
bulgare:
здрав
ĉeĥe:
zdravý, zdravý (mající neporušené zdraví)
ĉine:
健康 [jiànkāng], 硬朗 [yìnglǎng], 康健 [kāngjiàn], 健 [jiàn], 健壮 [jiànzhuàng], 健壯 [jiànzhuàng], 痊愈 [quányù], 不危险 [bùwēixiǎn], 不危險 [bùwēixiǎn]
france:
sain, en bonne santé en korpo ~a estu menso ~a: un esprit sain dans un corps sain.
germane:
gesund en korpo ~a estu menso ~a: ein gesunder Geist in einem gesunden Körper. 3. Gesundheits-
hebree:
בריא
hungare:
egészséges en korpo ~a estu menso ~a: ép testben ép lélek.
indonezie:
sehat
itale:
sano
japane:
健康な [けんこうな], 健やかな [すこやかな], 丈夫な [じょうぶな], 元気な [げんきな], 健全な [けんぜんな]
nederlande:
gezond
pole:
zdrowy
portugale:
são
ruse:
здоровый en korpo ~a estu menso ~a: в здоровом теле здоровый дух.
slovake:
zdravý
svede:
frisk, vid god hälsa
tibete:
ཐང་པོ་
turke:
sağlıklı
ukraine:
здоровий
volapuke:
saunik

*sano, saneco

MED Stato de iu aŭ io sana, en bonfarto: sano estas pli valora ol oro; juna knabino kun lumantaj okuloj, kun la brilo de saneco sur la vangoj [18]; Dio donu al vi plenan sanecon [19]! sanosubtenanta ridado EE ; nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas PrV ; taksi la sanon ni lernas en malsano PrV ; trinki pro ies sano PrV ; ĝi estu por vi al sano PrV .
angle:
health
beloruse:
здароўе
ĉeĥe:
zdraví
ĉine:
健康 [jiànkāng]
france:
santé
germane:
Gesundheit
hebree:
בריאות
hungare:
egészség
indonezie:
kesehatan
itale:
salute
japane:
健康 [けんこう]
nederlande:
gezondheid
pole:
zdrowie
ruse:
здоровье
slovake:
zdravie
svede:
hälsa
tibete:
འཕྲོད་བསྟེན་
turke:
sağlık
ukraine:
здоров’я
volapuke:
saun

*saniga

Favora por la sano, taŭga por subteni la bonfarton: maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango PrV ; ĝoja koro estas saniga [20]; sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta PrV ; ĉinoj subtaksas lakton kaj sin turnas al sanigaj produktoj enhavantaj kalcion [21]; la aŭtorino asertas pri la enhavo kaj saniga efiko de la ingrediencoj, kiujn ŝi uzas [22]. VD:higiena
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:22
21. Mu Binghua: Lakto ne ŝatata, Monato, 2000/12, p. 11
22. Monato, Garbhan MacAoidh: Manĝu por sano, samideano!
angle:
salubrious
beloruse:
аздараўленчы, гаючы, карысны для здароўя
ĉeĥe:
hojivý, léčivý, uzdravující
ĉine:
有益于健康 [yǒuyìyújiànkāng], 有益於健康 [yǒuyìyújiànkāng], 有治疗作用 [yǒuzhìliáozuòyòng], 有治療作用 [yǒuzhìliáozuòyòng], 有药效 [yǒuyàoxiào], 有藥效 [yǒuyàoxiào]
france:
sain (favorable à la santé), sanitaire, salubre
germane:
heilsam, gesund (machend)
hebree:
בריא, מרפא
hungare:
egészséges (pl. életmód)
indonezie:
menyehatkan
itale:
salutare, salubre
japane:
健康によい [けんこうによい], 健康増進の [けんこうぞうしんの]
nederlande:
gezond, heilzaam
pole:
leczniczy, zdrowotny
ruse:
оздоровительный, целебный, полезный для здоровья
slovake:
prospešný zdraviu
turke:
sağlığa yararlı
ukraine:
оздоровчий, цілющий, лікувальний, корисний для здоров’я

*sanigi

(tr)
Sukcese kuraci, meti iun en sanan staton: li sanigas la korprematojn kaj bandaĝas iliajn vundojn [23]; oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita [24]; li kiel febro mian sangon batas... vi devas min sanigi Hamlet ; silentu, respondis Sankta Petro, mi povas ne nur sanigi la malsanulojn, sed ankaŭ revivigi mortintojn [25]; Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin [26].
angle:
cure, heal, make well
beloruse:
вылячыць, аздаравіць
ĉeĥe:
léčit, uzdravit, vyléčit, zahojit
ĉine:
治愈 [zhìyù], 治癒 [zhìyù], 疗伤 [liáoshāng], 療傷 [liáoshāng], 疗愈 [liáoyù], 療癒 [liáoyù]
france:
guérir (tr.), rétablir (guérir)
germane:
heilen, kurieren, gesundmachen
indonezie:
menyembuhkan
itale:
guarire (tr), sanare
japane:
健康にする [けんこうにする]
pole:
leczyć, uzdrawiać
slovake:
liečiť, uzdraviť, vyliečiť, zahojiť
tibete:
དྲག་
turke:
iğleştirmek
ukraine:
робити здоровим, оздоровлювати, оздоровляти

*sanilo[27], sanigilo

Kuracilo: en 2000-jara ĉina medicina teksto legeblas pri kanabo kiel sanilo kontraŭ reŭmatismo kaj malario [28]; vi trovis la malsanon, vi serĉos sanigilon kaj aplikos ĝin [29]; mi esploru, kio estas la kaŭzo de la malsano […] kaj kiu sanigilo kontraŭ tio ekzistas [30].
27. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
28. Kanabo - Vikipedio
29. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
30. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
angle:
cure, medicine, remedy
beloruse:
лякарства, лекі
ĉine:
[yào], 藥 [yào], 药剂 [yàojì], 藥劑 [yàojì], 药品 [yàopǐn], 藥品 [yàopǐn]
france:
remède
germane:
Heilmittel, Medizin
hebree:
תרופה
hungare:
gyógyászati eszköz
indonezie:
obat
itale:
medicina (farmaco)
japane:
健康増進剤 [けんこうぞうしんざい]
nederlande:
geneesmiddel, medicijn
pole:
lekarstwo, medykament
ruse:
лекарство
turke:
çare, ilaç
ukraine:
оздоровчий засіб, ліки

*malsana

(pri organismo aŭ parto de ĝi) Suferanta misfunkciadon de siaj organoj: li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [31]; venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [32]; La okuloj de Lea estis malsanaj [33]; [li] havis malsanajn piedojn [34]; la anim’ malsana Hamlet ; kuŝiĝu en vian liton, kaj ŝajnigu vin malsana [35]; li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo DL ; li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita VivZam ; la duone acida, duone apatia mieno montris homon ĥronike malsanan IK ; cerbomalsana; oni uzis tiucele eĉ malsanajn bestojn, interalie ŝafojn, kiuj mortis pro ŝafofrenezo“ [36]; ĉiu kvara arbo en Eŭropo estas malsana [37]; malsaneca paleco; premsonĝo aŭ malsana fantazio [38]; (figure) tiu okazo malsanigis nian financan staton; (figure) komenci sanigi sian ege malsanan ekonomion [39].
angle:
unhealthy, ill, sick
beloruse:
хворы
bulgare:
болен
ĉeĥe:
marod (hovor.), nemocný (čl.)
ĉine:
生病 [shēngbìng]
france:
malade (adj.)
germane:
ungesund, krank
hebree:
חולה
hungare:
beteg cerbomal~a: elmebeteg, hibbant, eszelős.
indonezie:
sakit
itale:
malato (agg.), infermo (agg.)
japane:
病気の [びょうきの], 不健全な [ふけんぜんな]
nederlande:
ziek, ongezond
pole:
chory
ruse:
больной
slovake:
chorý
tibete:
ན་
tokipone:
ike
turke:
hasta
ukraine:
хворий, нездоровий, немічний

*malsano

MED
Stato de iu aŭ io malsana; malbonfarto: post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [40]; malsano de gorĝo; Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn [41]. por longa malsano kurac' estas vana PrV ; lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri [42]; ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto FK ; tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa DL ; atakitaj de mara malsano FK ; alpistoj, bezonantaj medicinan priservadon rezulte de altecmalsano [43]; malsano de moderna japana socio estas tuberkulozo [44]; gripo (influenco) estas al ĉiu konata malsano [45]; kiom danĝera vere estas la nova grava malsano „netipa pneŭmonio” [46]; ĉiutage homoj kolapsas pro kormalsano [47]; pacientoj kadre de la ŝtata malsanasekuro ĝuas kontentigan medicinan servon [48]. malsanoj
40. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §39
41. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 103:3
42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 17:17
43. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
44. HORI Jasuo/pg: Ne mortis mortiga malsano, Monato, 2001/02, p. 14
45. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?
46. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera
47. J. Ipfelkofer: Esploroj kortuŝaj, Monato, 2001/09, p. 12
48. Monato, Franz-Georg Rössler: Kiel kuŝi klinike?
angle:
disease, sickness, illness, unhealthiness
beloruse:
хвароба, немач
ĉeĥe:
choroba, nemoc
ĉine:
病症 [bìngzhèng], 症 [zhèng], 病 [bìng], 痪 [huàn], 瘓 [huàn], 恙 [yàng], 疢 [chèn], 瘥 [cuó], 疾病 [jíbìng]
france:
maladie
germane:
Krankheit
hebree:
מחלה, חולי
hungare:
betegség, kór
indonezie:
penyakit
itale:
malattia, malanno, morbo
japane:
病気 [やまいけ], 疾病 [しっぺい], 疾患 [しっかん]
nederlande:
ziekte
pole:
choroba
ruse:
болезнь
slovake:
choroba, neduh, nemoc
tibete:
ན་ཚ་
turke:
hastalık
ukraine:
хвороба, недуга, неміч

*malsanema [49]

Kiu ofte kaj facile malsaniĝas: estis malfacile rekoni en ŝi la antaŭan malsaneman, palan Malanja'n FK ; freŝa sango venas en la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo FK ; ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema Marta ; [li estis] iom pli malsanema ol aliaj maljunuloj [50]; malsanema korpo bezonas nur malgrandan puŝon de ekstere por fali en malsanon [51].
49. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
51. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, parto 8a
angle:
ailing, sickly
beloruse:
хваравіты, балесны
ĉine:
体弱多病 [tǐruòduōbìng], 體弱多病 [tǐruòduōbìng], 病弱 [bìngruò], 病病殃殃 [bìngbingyāngyāng]
france:
fragile de santé, maladif
germane:
kränklich
indonezie:
berpenyakit sakit-sakitan, berpenyakit
itale:
cagionevole, malaticcio
japane:
病弱の [びょうじゃくの], 病気がちの [びょうきがちの]
nederlande:
ziekelijk
pole:
chorowity
ruse:
болезненный
slovake:
chorľavý, neduživý
turke:
sağlığı hasas
ukraine:
хворобливий

malsaniga

Kaŭzanta malsaniĝon: la malsaniga laboro daŭris, min profunde konsumante [52]; manĝi malsanigajn manĝaĵojn [53]; plej grandan parton de tiu malsaniga mikropolvo (ĉiujare […] mortas pluraj dekmiloj da homoj pro ĝi) kaŭzas dizeloj [54].
angle:
pathogenic
ĉine:
致病性 [zhìbìngxìng], 致病 [zhìbìng]
germane:
krankmachend, krankheitsauslösend

malsaniĝi

(ntr)
Eksperti korpan aŭ spiritan misfunkciadon: en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj [55]; ŝi malsaniĝis, kaj mortis [56]; [la] patro serioze malsaniĝis [57]; malsaniĝi je la lepro [58]; la soldatoj komencis malsaniĝi je disenterio kaj je inflamo de l' palpebroj [59]; de rigardo tro alta malsaniĝas okulo PrV ; en 1918 kaj 1919, kiam en la mondo malsaniĝis je gripo ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, el kiuj 20 milionoj mortis [60]; malsaniĝas pro kancero ankoraŭ triono de la viroj kaj kvarono de la virinoj antaŭ la 75a jaro [61].
55. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 15:23
56. La Nova Testamento, La agoj 9:37
57. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
58. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
59. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
60. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?
61. E. Georgiev: Pli maljunaj, pli saĝaj, pli flekseblaj, Monato, 1999/03, p. 18
angle:
fall ill, sicken
beloruse:
захварэць
ĉine:
生病 [shēngbìng], 罹患 [líhuàn], 受病 [shòubìng], 得病 [débìng]
france:
tomber malade
germane:
krank werden
indonezie:
jatuh sakit
itale:
ammalarsi
japane:
病気になる [びょうきになる]
nederlande:
ziek worden
pole:
zachorować
ruse:
заболеть
tibete:
ན་&t_-a;གྲོ་བ་
turke:
hastalanmak

*malsanulejo

MED Granda, ordinare publika kuracejo kun ekipaĵoj kaj oficantaj medicinistoj: oni venigis ŝin en la malsanulejon de la malriĉulejo, kie ŝi mortis [62]; antaŭ sia morto li malsaniĝis kaj oni lin sendis en la malsanulejon FK ; nia fidela servanto mortis en la malsanulejo DL ; la ebriuloj estos veturigitaj aŭ al policejoj aŭ al malsanulejoj [63]; Natalia estis flegistino en la urba malsanulejo [64]; la konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato [65]. SIN:hospitaloSUB:kliniko, polikliniko, lazareto, sanatorio
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
63. Antanas Grincevičius: Sobriga propono, Monato, 2000/12, p. 15
64. Julian Modest: La peko de Ros, Monato, 2001/01, p. 24
65. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary, Monato, 2000/10, p. 18
angle:
hospital
beloruse:
шпіталь, лякарня, бальніца
bulgare:
болница
ĉeĥe:
marodka, nemocnice
ĉine:
医院 [yīyuàn], 醫院 [yīyuàn]
france:
hôpital
germane:
Krankenhaus, Hospital
hebree:
בית חולים
hungare:
kórház
indonezie:
rumah sakit
itale:
ospedale
japane:
病院 [びょういん]
nederlande:
ziekenhuis
pole:
szpital
portugale:
hospital
ruse:
больница
slovake:
nemocnica
tibete:
སྨན་ཁང་
turke:
hastahane
ukraine:
лікарня

*resanigi

1.
Redoni la sanon al iu, sukcese kuraci: oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin [66]; la tempo resanigas ĉion [67]; neresanigebla vundo [68].
2.
EKONPOL(figure) Reformi misfunkciantan organizaĵon: resanigi la entreprenon [69]; resanigi la ŝtaton [70].
angle:
cure, heal, make well 2. sanitize
beloruse:
вылячыць, аздаравіць
ĉeĥe:
léčit, uzdravit, vyléčit, zahojit
ĉine:
治愈 [zhìyù], 治癒 [zhìyù], 疗伤 [liáoshāng], 療傷 [liáoshāng] 2. 重修 [chóngxiū]
france:
guérir (tr.)
germane:
2. sanieren
hebree:
לרפא
hungare:
meggyógyít nere~igebla: gyógyíthatatlan.
indonezie:
menyembuhkan
itale:
guarire (tr.), risanare
japane:
病気を治す [びょうきをなおす], 健康を回復する [けんこうをかいふくする], 癒やす [いやす]
nederlande:
genezen (tr.)
pole:
leczyć, uzdrawiać
ruse:
вылечить
slovake:
liečiť, uzdraviť, vyliečiť, zahojiť
turke:
iyleştirmek
ukraine:
оздоровлювати, зцілювати, виліковувати

resanigiloZ

Kuracilo: muziko estas resanigilo [71]; (figure) kelkaj Usonanoj pensas ke Donald Trump estas la resanigilo por la malsano de avareco kaj korupteco [72].
angle:
cure, medicine, remedy
beloruse:
лякарства, лекі
ĉeĥe:
lék, léčivo, medikament, uzdravující prostředek
ĉine:
[yào], 藥 [yào], 药品 [yàopǐn], 藥品 [yàopǐn], 药物 [yàowù], 藥物 [yàowù]
france:
remède
germane:
Medizin
hebree:
תרופה
hungare:
gyógyászati eszköz
indonezie:
obat
itale:
medicina (farmaco)
japane:
治療薬 [ちりょうやく]
nederlande:
geneesmiddel, medicijn
pole:
lekarstwo, medykament
ruse:
лекарство
slovake:
liek, uzdravujúci prostriedok
turke:
ilaç
ukraine:
медикамент, ліки

resaniĝi

Retrovi la sanon post misfarto: resaniĝi de rabio [73]; dispremitan figon […] oni alportis kaj metis sur la ŝvelaĵon, kaj li resaniĝis [74]; ne perdu la esperon, sinjorino, li diris milde, la infano povas resaniĝi Marta ; ĝis la edziĝo venos resaniĝo PrV .
angle:
get better, heal, recover
beloruse:
выздаравець, аздаревець, ачуняць
ĉine:
愈合 [yùhé], 好起來 [hǎoqǐlai], 好起来 [hǎoqǐlai], 痊愈 [quányù], 痊癒 [quányù], 疗养 [liáoyǎng], 療養 [liáoyǎng]
france:
guérir (intr.)
germane:
heilen, gesunden, gesund werden, genesen
hungare:
meggyógyul
indonezie:
sembuh, pulih
itale:
guarire (ntr.), risanarsi
japane:
病気がなおる [びょうきがなおる], 健康が回復する [けんこうがかいふくする]
nederlande:
genezen (ntr.)
pole:
wyzdrowieć, wyleczyć się
ruse:
выздороветь
tibete:
དྲག་

flavmalsano

MED Akra inflamo de la hepato, unu el kies simptomoj estas flaviĝo2 de la haŭto, mukozoj kaj okuloj: „estas ĉi tie kamparano, kiu estas malsana je iktero...“ ‐ „tio estas je flavmalsano?“ [75]; en 1822 epidemio de flavmalsano en Novjorko instigis la loĝantaron eskapi al loko kun pli sana aero [76]; ĉu tio estas flavmalsano, aŭ ftizo? [77].
75. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 21a
76. Vikipedio, Greenwich Village
77. M. Martinson, trad. F. Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Inko Tyresö, 2001
angle:
acute hepatitis A
beloruse:
жаўтуха
ĉeĥe:
žloutenka
ĉine:
[dǎn], 肝炎 [gānyán], 黃疸 [huángdǎn], 黄疸 [huángdǎn], 癀 [huáng], 黃疸病 [huángdǎnbìng], 黄疸病 [huángdǎnbìng], 甲型肝炎 [jiǎxínggānyán], 甲肝 [jiǎgān]
france:
jaunisse, hépatite aiguë A
germane:
Gelbsucht
hebree:
צהבת
hungare:
sárgaság
indonezie:
sakit kuning
itale:
epatite acuta tipo A
japane:
黄だん [きだん]
nederlande:
geelzucht
pole:
żółtaczka
ruse:
желтуха (болезнь), гепатит A
slovake:
žltačka
svede:
gulsot
turke:
sarılık
ukraine:
жовтяниця, жовтуха

mankomalsano

MED Malsano kaŭzata de malsufiĉo de vivnecesa substanco: homo […] povas suferi de mankomalsano, kaŭzita de deficito de proteinoj, de vitaminoj aŭ de mineraloj [78].
78. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
ĉeĥe:
nemoc z podvýživy
france:
carence (méd.)
germane:
Mangelerkrankung
pole:
niedobory pokarmowe, niedożywienie
slovake:
choroba z podvýživy

marmalsano

MED Naŭzo kiun oni povas senti pro la ruliĝo de ŝipo: estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon [79]; Mooney, kiu devenis de la Orkadoj, rapide rezignis kaj elŝipiĝis en Madejron pro kronika marmalsano [80]; dum la unuaj simptomoj de la marmalsano, oni fajfas pri la haveno, ĉar oni deziras morti surloke [81].
79. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Flikilo
80. Vikipedio, Ekspedicio Shackleton-Rowett
81. R. Radiguet, trad. M. Duc Goninaz: Kun Diablo en la korpo, Mondial, 2006
angle:
motion sickness, air sickness, sea sickness
beloruse:
марская хвароба
ĉeĥe:
mořská nemoc, nauzea
ĉine:
晕船 [yūnchuán], 暈船 [yūnchuán], 晕动病 [yūndòngbìng], 暈動病 [yūndòngbìng]
france:
mal de mer
germane:
Seekrankheit, Reisekrankheit
indonezie:
mabuk laut
itale:
mal di mare
japane:
船酔い [ふなよい]
nederlande:
zeeziekte
pole:
choroba morska
ruse:
морская болезнь
slovake:
morská nemoc
ukraine:
морська хвороба

mensmalsano, mensa malsano

MEDPSI Nenormala funkciado de racio, humoro aŭ alia mensaĵo: honorata psikologo, kiu sukcesas konvinki la familianojn, ke vegetarismo ne estas mensmalsano [82]; ili postvivas multe pli gravajn vundojn, ekzemple membrojn amputitajn kaj traŭmatajn brulvundojn, mensaj malsanoj ankaŭ estas kompensataj [83]; post la diagnozo „nekuracebla mensmalsano“ li pasigis la reston de sia vivo en la domo de lignaĵisto [84]; Lorenzo Celsi mortis, oficiale frapita de mensmalsano sen pluaj difinoj [85].
angle:
mental illness
beloruse:
псыхічнае разладзьдзе, псыхічная хвароба
ĉeĥe:
duševní nemoc
ĉine:
精神病 [jīngshénbìng], 精神狂乱 [jīngshénkuángluàn], 精神狂亂 [jīngshénkuángluàn], 精神疾病 [jīngshénjíbìng], 神經病 [shénjīngbìng], 神经病 [shénjīngbìng], 心理疾病 [xīnlǐjíbìng]
france:
maladie mentale, psychopathie
germane:
Geisteskrankheit
indonezie:
penyakit jiwa
itale:
malattia mentale
japane:
精神病 [せいしんびょう], 精神疾患 [せいしんしっかん]
nederlande:
geestesziekte
pole:
choroba psychiczna
ruse:
психическое расстройство
slovake:
duševná nemoc
ukraine:
душевна хвороба

mensmalsanulo

MEDPSI Homo, kiu anime ne bone fartas, ne sane rezonas, sentas...: se homoj vomas kaj abomenas la religiojn, kaj eĉ Dion, tio estas ĝuste pro tiaj ekscesoj de religiuloj sencerbaj kaj senkoraj, de mensmalsanuloj, kiuj pensas nur per siaj tripoj [86]; servoj por mensmalsanuloj estas nesufiĉaj [87]; ni ne rajtas forstreki la krimegon kiel misfaron de mensmalsanulo, Breivik estas produkto de politika medio kun longa historio [88].
86. H. Masson: Esperanto serve al la vivo..., esper-inform, 2003-05-15
87. Monato, Garvan Makaj': Tigro, kiu ne plu roras
88. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes.
angle:
mentally ill person
beloruse:
псыхічны хворы
ĉeĥe:
choromyslný (osoba)
france:
malade mental, psychopathe
germane:
Geisteskranker
japane:
精神病患者 [せいしんびょうかんじゃ], 精神病者 [せいしんびょうしゃ]
nederlande:
geesteszieke, psychopaat
pole:
chory psychicznie
slovake:
choromyseľný

Monda Organizaĵo pri Sano ManPol (MOS)

MED Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por kontraŭbatali epidemiojn kaj por plibonigi higienon kaj sanon: Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en sia lastatempa raporto deklaris, ke la proverbo „ĉiutage unu glason da biero kaj la kuracistoj estos superfluaj“ havas nenian sciencan bazon [89]. Monda Organizaĵo pri Sano jam plurfoje devis korekti indikojn, statistikojn kaj prognozojn pri sarso [90]; ili postulas […] ne plu reklami por energiriĉaj nutraĵoj, kiel tion rekomendas Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) [91].
89. Peng Juan: Alkoholaĵo – ĉiam danĝera, Monato, 2001/04
90. Monato, Stefan MAUL: Propagando danĝera
91. Monato, Stefan Maul: Dikeco
angle:
World Health Organisation, WHO
beloruse:
Сусьветная арганізацыя аховы здароўя, САЗ
ĉine:
世界卫生组织 [ShìjièWèishēngZǔzhī], 世界衛生組織 [ShìjièWèishēngZǔzhī], 世卫 [Shìwèi], 世衛 [Shìwèi]
france:
Organisation mondiale de la santé, OMS
germane:
Weltgesundheits-Organisation, WHO
hebree:
ארℷון הבריאות העולמי
hispane:
Organización Mundial de la Salud, OMS
hungare:
Egészségügyi Világszervezet, WHO
indonezie:
Organisasi Kesehatan Dunia
itale:
Organizzazione Mondiale della Sanità, OMS
nederlande:
Wereldgezondheidsorganisatie, WGO
pole:
Światowa Organizacja Zdrowia
portugale:
Organização Mundial de Saúde, OMS
ruse:
Всемирная Организация Здравоохранения, ВОЗ
turke:
DSÖ(Dünya Sağlık Örgütü)

administraj notoj

re~igilo: Mankas verkindiko en fonto.