Gaza/o PIV1

Gazao

GEOG
Palestina havenurbo ĉe Mediteraneo, 70 km sudokcidente de Telavivo: la disputataj teritorioj (la okcidenta bordo kaj Gazao) estis aneksitaj de Jordanio kaj Egiptio en 1950, kio daŭris ĝis 1967 [1]; Hamas plu regas Gazaon, fojfoje lanĉas raketojn, la israela kaporalo estas ankoraŭ mallibera [2].
1. Monato, Aleksandro Gofen: Misinforma komento, 2003/09, p. 6
2. Monato, Thierry Tailhades: Tri monatoj pasis ..., 2009/07, p. 6
angle:
Gaza city
beloruse:
Газа (горад у Палестыне)
ĉine:
加沙 [jiāshā], 加沙城 [jiāshāchéng]
france:
Gaza
germane:
Gaza
japane:
ガザ
nederlande:
Gaza
ruse:
Газа

administraj notoj