tradukoj: be ca cs de en es fa fr hu id nl pt ru sk

1geologi/o

geologio  

1.
GEOLSCI Scienco, kiu studas la solidan ŝelon de la tero kaj la fenomenojn rilatantajn al ĝia konsisto: sinsekve ŝi komencis la studadon de hispana lingvo, flamenka gitaro, franca lingvo, geologio, arkeologio, ktp, sed neniam finis iun ajn el la kursoj [1]; en kelkaj lernejoj kaj universitatoj sub konservativa religia influo oni nun apenaŭ povas rekte instrui geologion, astronomion aŭ paleontologion [2]; li tamen interesiĝas ege pri iu ajn scienca temo, precipe geologio (tertremoj, maro, vulkanoj) kaj astronomio [3].
2.
Scio eltrovita per tiu scienco: la migrantoj ekkonu la flaŭron, faŭnon kaj geologion de tiu parko, kiu apudas la italan nacian parkon Granda Paradizo [4]; oni povas ĝui desegnofilmojn, kiuj prezentas la geologion kaj historion de la marĉoj [5].

geologiisto  

GEOL Fakulo pri geologio: Steingrímur Jóhann Sigfússon estas islanda geologiisto kaj politikisto [6]. SIN:geologo.

tradukoj

anglaj

~o: geology; ~isto: geologist.

belorusaj

~o: геалёгія; ~isto: геоляг.

ĉeĥaj

~o: geologie; ~isto: geolog.

francaj

~o: géologie; ~isto: géologue.

germanaj

~o: Geologie; ~isto: Geologe.

hispanaj

~o: geología; ~isto: geólogo.

hungaraj

~o: földtan, geológia; ~isto: geológus.

indoneziaj

~o: geologi; ~isto: geolog, geologiwan.

katalunaj

~o: geologia; ~isto: geòleg.

nederlandaj

~o: geologie; ~isto: geoloog.

persaj

~o: زمین‌شناسی; ~isto: زمین‌شناس.

portugalaj

~o: geologia; ~isto: geólogo.

rusaj

~o: геология; ~isto: геолог.

slovakaj

~o: geológia; ~isto: geológ.

fontoj

1. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann
2. Monato, Albisturo Kvinke: La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo
3. Monato, Paul Peeraerts: Roberto Pigro transprenas la sciencan stafeton
4. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise
5. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras
6. Vikipedio, Steingrímur Jóhann Sigfússon

~isto: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | geolog1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.21 2018/12/20 18:10:15