tradukoj: be ca cs de fr nl pt ru sk

gimnosperm/a

gimnosperma

BOT
1.
(pri ovolo aŭ grajno) Evoluanta sur karpelfolio restinta pli malpli malfermita.
2.
(pri plantoj) Produktanta grajnojn en ne tute fermita ovario: la mezvarmaj koniferarbaroj estas tersupraĵa biomo kiu troviĝas en la moderaj klimatoj […] kie superregas la gimnospermaj arboj [1].

gimnospermoj

Subbranĉo de gimnospermaj plantoj, iam unu el la du grandaj dividoj de fanerogamoj: arbaroj kiuj estas superregataj de angiospermoj (foliarbaroj) estas pli specio-riĉaj ol tiuj dominataj de gimnospermoj (koniferarbaroj, montarbaro), kvankam esceptoj ekzistas [2].

Rim.: Nuntempe oni dividas la subdivizion floroplantoj (Spermatophytina) en la kvar klasojn 1. palmofilikoj (Cycadopsida), 2. ginkoplantoj, 3. koniferoj (Coniferopsida) inkluzivante gnetoplantojn kaj 4. angiospermoj (Magnoliopsida).

tradukoj

belorusaj

~oj: голанасенныя.

ĉeĥaj

~a: nahosemenný; ~oj: nahosemenné.

francaj

~a: gymnosperme (adj.); ~oj: gymnospermes.

germanaj

~a: nacktsamig; ~oj: Nacktsamer.

katalunaj

~a: gimnosperm; ~oj: gimnospermes.

nederlandaj

~a: naaktzadig; ~oj: naaktzadigen.

portugalaj

~oj: gimnosperma.

rusaj

~oj: голосемянные.

slovakaj

~a: nahosemenný; ~oj: nahosemenné rastliny.

fontoj

1. Vikipedio, Mezvarmaj koniferarbaroj
2. Vikipedio, Arbaro

~a: Mankas dua fontindiko.
~oj: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | gimnos.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.14 2018/09/21 15:10:14