*grot/o

*groto

Arte farita aŭ vidinda kaverno: la groto […] havas praecon je 80 milionoj da jaroj, ĝi konsistas el tri etaĝoj, havas multajn malgrandajn lagojn, naturajn labirintojn kaj miraklajn halojn [1]; la groto estas vere mirinda pro siaj belegaj stalagmitoj kaj stalaktitoj [2]; ĉirkaŭ la parko estas etaj sanktejoj aŭ grotoj por ĉiu enmigrinta komunumo: litova, pola, irlanda ktp – ĉiuj portantaj surskribojn en la koncerna lingvo [3]; ursoj jam ĉesis sian agadon kaj dormas travintre en grotoj kaj kavoj de arboj [4]; aperis malpli grandaj, porinfanaj figuroj, gipsaj aŭ lignaj, kiujn oni starigis komence en adekvatan preĝejeton, kaj sekve en la kripon, malriĉan groton aŭ stalon kie laŭtradicie naskiĝis Jesuo [5].
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Monato, Bardhyl Selimi: La marmora groto Gadime
3. Monato, Garbhan MacAoidh: Enmigrado anta kaj inta
4. Monato, Isikawa Takasi: Ursoj mortigataj
5. Monato, Sylvain Lelarge: La argilaj najbaretoj de Jesuo provenca tradicio
angle:
grotto
beloruse:
грот
bulgare:
изкуствена пещера
ĉeĥe:
grota, jeskyně, sluj
ĉine:
石窟 [shíkū]
france:
grotte
germane:
Grotte, Felsenhöhle
hispane:
gruta
hungare:
barlang, grotta
japane:
洞穴 [ほらあな], 洞窟 [どうくつ]
katalune:
gruta
nederlande:
grot
portugale:
gruta
ruse:
грот
slovake:
jaskyňa
ukraine:
ґрот, печера

administraj notoj