tradukoj: en fr pl

Gugl/o

Guglo  

RET Interreta firmao, kies plej fama servo estas samnoma universala serĉilo: ĝi inkluzivas ŝildon kontraŭ ŝprucfenestroj, Guglo-serĉejon kaj la eblon navigi per langetoj [1]; dum kongreso de germanaj ĵurnalistoj juna redaktorino serioze demandis pli aĝan kolegon: „Kiel do vi reserĉadis antaŭ ol ekzistis Guglo?” [2]; la moderna „Stratvido” de Guglo enretigas la rezulton de sia fotado, ebligante tridimensian ret-viziton al multaj anguloj de la mondo [3].

Rim.: Oni nomas ankaŭ 10100 unu „guglo“.

tradukoj

anglaj

~o: Google.

francaj

~o: Google.

polaj

~o: Google.

fontoj

1. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
2. Monato, Stefan Maul: Fido kaj skeptiko
3. Monato, István Ertl: Perspektivoj el rubujo


ℛevo | datumprotekto | gugl1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.1 2018/06/17 09:10:14