tradukoj: cs en fr la pl sk

gvaran/o PIV1

gvarano  

KUI Malgranda ruĝa frukto de arbo Paullinia cupana kreskanta en Brazilo, manĝata post sekigo kaj precipe uzata en vigligaj trinkaĵoj pro kafeino kaj aliaj substancoj: troveblas ankaŭ karambolfrukto, asaio kaj gvarano, kiu donis sian nomon al la plej populara sodakvo de la lando [1].

gvaranujo

BOT Rampaĵo de tropika Sudameriko kun manĝeblaj fruktoj, konataj pro granda enhavo de kafeino, el familio sapindacoj.

tradukoj

anglaj

~o: guarana.

ĉeĥaj

~o: guarana, guaranová pasta.

francaj

~o: guarana.

latina/sciencaj

~ujo: Paullinia cupana, Paullinia guarana.

polaj

~o: guarana; ~ujo: guarana, cierniopląt, osmęta.

slovakaj

~o: guaranová pasta.

fontoj

1. C. Pinardon. R. Sanz: Du Bicikloj je la Horizonto, Brazilo, 2011

~ujo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


ℛevo | datumprotekto | gvaran.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.6 2017/02/17 14:10:17