*ĝi UV
ĝi
- 1.
Pronomo de la tria persono en singularo, por montri aĵon aŭ estulon aŭ beston, kies sekson oni ne bezonas precizigi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [1]; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi [2]; el sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito [3]; koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via laboro Marta ; la tuta familio sentis sin feliĉa, kaj tia ĝi efektive estis [4]; oni ridas pri tiu persono, kaj ĝi fariĝas objekto de satiro Fab3 .
Rim.: En LR Zamenhof klarigas: „por aferoj, objektoj, kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon ‚ĝi‘, ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas.“Rim.: Zamenhof konsilas uzi la vorton ĝi nur por anstataŭi objekton aŭ aferon, same kiel li anstataŭas personon, sed ne uzi tiun ĉi pronomon ĉe senpersonaj kaj senobjektaj esprimoj kiel: pluvas; hodiaŭ estas varme; estas eble ke; tio estas ebla. Kelkfoje Zamenhof uzas ĝi anstataŭ tio.- 2.
- (arkaismo) Tio: ĉu ĝi estas vi, sinjorino, kiu diris al via edzo, ke […] [5]; ĉu ĝi estas ebla, mia filo, ke ŝi sin tiom forgesus, post la virta ekzemplo [6]; mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la kondiĉoj de la lingvo [7]; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo [8].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
6. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
7. Letero pri la deveno de Esperanto, Lingvaj Respondoj (1927) de L. Zamenhof (p. 83-90)
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:42
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
5. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
6. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
7. Letero pri la deveno de Esperanto, Lingvaj Respondoj (1927) de L. Zamenhof (p. 83-90)
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:42
- afrikanse:
- dit
- albane:
- ajo
- amhare:
- እሱ
- angle:
- it
- arabe:
- هو
- armene:
- այն
- azerbajĝane:
- vaxt
- beloruse:
- яно
- bengale:
- এটা
- birme:
- က
- bosne:
- to
- bulgare:
- то
- ĉine:
- 它 [tā]
- dane:
- det
- estone:
- see
- eŭske:
- berau
- filipine:
- ito
- finne:
- se
- france:
- il (neutre), elle (neutre)
- galege:
- el
- germane:
- es
- greke:
- αυτό, εκείνο
- guĝarate:
- તે
- haitie:
- li
- haŭse:
- shi
- hebree:
- זו, זה, היא, הוא
- hinde:
- यह
- hispane:
- ello
- hungare:
- ő (az), az (személyes névmás)
- ide:
- olu, ol, lu
- igbe:
- ya
- indonezie:
- dia (selain manusia)
- irlande:
- sé
- islande:
- það
- itale:
- esso, essa
- japane:
- それ (人以外の事物・生物)
- jave:
- iku
- jide:
- עס
- jorube:
- o
- kanare:
- ಇದು
- kartvele:
- ის
- kazaĥe:
- бұл
- kimre:
- mae’n
- kirgize:
- ал
- kmere:
- វា
- koree:
- 그
- kose:
- kuyo
- kroate:
- to
- kurde:
- ew
- latine:
- quod
- latve:
- tā
- laŭe:
- ມັນ
- litove:
- ji
- makedone:
- тоа
- malagase:
- izany
- malaje:
- ia
- malajalame:
- അത്
- malte:
- dan
- maorie:
- reira
- marate:
- तो
- monge:
- nws
- mongole:
- энэ нь
- nederlande:
- het
- nepale:
- यो
- njanĝe:
- izo
- okcidentfrise:
- it
- panĝabe:
- ਇਸ ਨੂੰ
- paŝtue:
- دا
- pole:
- on, ona, ono, to
- portugale:
- ele, ela
- ruande:
- ni
- ruse:
- оно
- samoe:
- na
- sinde:
- ان
- sinhale:
- එය
- skotgaele:
- e
- slovene:
- lastna
- somale:
- waxa
- ŝone:
- naro
- sote:
- e
- sunde:
- eta
- svahile:
- yake
- svede:
- den, det
- taĝike:
- ин
- taje:
- มัน
- tamile:
- அது
- telugue:
- ఇది
- tokipone:
- ona
- ukraine:
- це
- urdue:
- یہ
- uzbeke:
- u
- vjetname:
- nó
- volapuke:
- on
ĝia
Apartenanta al ĝi: Stefano aŭdis virvoĉan zumadon, sed ne sukcesis kapti ĝian sencon [9]; la arbo estas […] ĉarma por la okuloj, […] kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj [10]; la burĝono malfermiĝis […] kaj en ĝia mezo kuŝis ĉarma infano [11]; seruro gardas kontraŭ ŝtelo, ĉar tio estas ĝia celo [12]; al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto PrV .
ties
9.
Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 11
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:6
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:6
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
- angle:
- its
- beloruse:
- яго
- ĉine:
- 它的 [tāde]
- finne:
- sen
- france:
- son (adj. poss.)
- germane:
- sein (Possesivpron.)
- greke:
- του
- hebree:
- של זו, של זה, שלה, שלו
- hungare:
- övé (azé), azé
- ide:
- olua, lua
- indonezie:
- miliknya (selain manusia)
- itale:
- suo (di esso, di essa)
- japane:
- それの
- nederlande:
- zijn
- okcidentfrise:
- syn
- pole:
- jego, jej, tego
- portugale:
- seu, sua
- ruse:
- его
- svahile:
- -ake
- svede:
- dess
- tokipone:
- ona
- ukraine:
- його (присв. займ.)
- volapuke:
- onik, ona