tradukoj: be cs de en fr it pl pt ru tr

ĝihad/o KrED

ĝihado

1.  
REL En islamo, lukto aŭ fortostreĉo celanta venkon de tiu kredo ‐ ĉu en la menso de islamano mem (la granda ĝihado), aŭ en la ekstera mondo (la malgranda ĝihado).
2.  
(komune) POL Speco de la „malgranda ĝihado1“, sankta milito: Bin Laden deklaris militon (ĝihadon) kontraŭ Usono en 1996 [1]. VD:krucmilito

ĝihadismo

Aktiva organizo kaj plenumo de ĝihado2: mi ne ŝatas la manieron, laŭ kiu ni parolas pri ĝihadismo: estas facile malestimi la personojn kiuj partoprenas ĝin, sed tio ne estas aparte kreiva [2].

ĝihadisto

Batalanto en ĝihado2: la templo de Bel en Palmiro estas ĝistere detruita de la ĝihadistoj de IŜ [3].

tradukoj

anglaj

~o: jihad.

belorusaj

~o: джыхад.

ĉeĥaj

~o: džihad.

francaj

~o: jihad; ~ismo: jihadisme; ~isto: jihadiste.

germanaj

~o: Dschihad.

italaj

~o: jihad.

polaj

~o: dżihad.

portugalaj

~o: jihad.

rusaj

~o: джихад.

turkaj

~o: cihad.

fontoj

1. Vikipedio, 11a de septembro 2001
2. D. Khan, interv. J. Šopova, trad. K. Neeft: Ili elektis la pafilon, mi la kameraon, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)
3. C. Fiankan-Bokonga, trad C. Lavarenne: Historia rezolucio, Unesko-kuriero, 2017-10 ĝis 12 (3)


ℛevo | datumprotekto | gxihad.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.8 2018/03/08 13:10:14