Habsburg/oj PIV1

Habsburgoj

HIS
Dinastio reganta Aŭstrujon de la 13a jc ĝis 1918: ĉi-jare okazis la 300a datreveno de la batalo de Almansa, kie la dinastioj de la Burbonoj kaj la Habsburgoj luktis por akiri la hispanajn reĝlandojn [1]; de Strömparterren sonis la lastaj taktoj el la himno de la Habsburga dinastio [2]; stranga melodio […] venas de la aŭstra flanko, ĉu ne? – jes, la Habsburganoj tendas tie [3]; la habsburga Karolo la 2a mortis senfila en 1700 [4]; li akiris la plej altajn ordenojn en la habsburga armeo: arĝentan medalon pro heroaĵo kaj kanonan krucon [5].
1. Monato, Xavier Margais i Basi: Decida batalo, 2007/12, p. 11
2. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Bovinoj De La Paroĥestro
3. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
4. Monato, Xavier Margais i Basi: Decida batalo, 2007/12, p. 11
5. Monato, Julius Hauser: Hejmeniras la eterna soldato, 2013/10, p. 17
angle:
House of Habsburg
beloruse:
Габзбургі (дынастыя)
ĉine:
奥地利哈布斯堡王朝 [àodìlìhābùsībǎowángcháo], 哈布斯堡王朝 [hābùsībǎowángcháo]
france:
Maison de Habsbourg
germane:
Habsburg
japane:
ハプスブルク家 [ハプスブルクか]
nederlande:
Habsburgers

administraj notoj