Hanafism/o

Hanafismo

ISL Jura skolo de sunaismo fondita en la 8a jarcento, populara precipe en centra Azio, kompletiganta la aŭtoritaton de sanktaj tekstoj precipe per rezono kaj konsidero de kutimoj: Ĉu tamen oni povas kunigi la indiĝenan islamon de Balkanio, kies rito estas hanafisma kaj tradicio otomana, al la tre heterogena islamo de la diversaj enmigrinto-komunumoj en okcidenta Eŭropo? [1]; plejmulto de karapapakoj estas sunaismaj islamanoj de la branĉo Hanafismo [2].
1. J. A. Derens, trad. J.-M. Cash: Renoviĝanta islamo, le Monde diplomatique, 2008-09
2. Vikipedio, Karapapakoj, 2011-03-04
beloruse:
ханафізм
france:
hanafisme, hanéfisme

administraj notoj