tradukoj: be br ca de el en es fr hu it nl pl pt ro ru sv

8helikopter/o PV

helikoptero  

AVI
Flugaparato, kiu ŝvebas kaj movas sin en la aero pere de rotoro: aerodromo por helikopteroj uzotaj urĝ- aŭ krizokaze [1]; patrolis helikopteroj kaj mararmeaj ŝipoj kaj longega vico da tankoj [2]; diplomatoj dubas, ke serboj loĝantaj en Kosovo povus prepari raket-atakon kontraŭ helikoptero [3]; el Kemerovo alflugis helikopteroj, kiuj, ne povante alteriĝi en la tajgo, elĵetis de supre segilojn, hakilojn, panon kaj salitan fiŝon [4]. VD:aŭtogiro

tradukoj

anglaj

~o : helicopter.

belorusaj

~o : верталёт, гелікоптэр.

bretonaj

~o : biñsaskell.

francaj

~o : hélicoptère.

germanaj

~o : Hubschrauber, Helikopter.

grekaj

~o : ελικόπτερο.

hispanaj

~o : helicóptero.

hungaraj

~o : helikopter.

italaj

~o : elicottero.

katalunaj

~o : helicòpter.

nederlandaj

~o : helicopter, hefschroefvliegtuig.

polaj

~o : helikopter, śmigłowiec.

portugalaj

~o : helicóptero.

rumanaj

~o : elicopter.

rusaj

~o : вертолёт, геликоптер.

svedaj

~o : helikopter.

fontoj

1. Monato, Gardi la ludojn ne estas ludo
2. Monato, Garbhan Macaoidh: Kontraŭ Bush, ne kontraŭ Usono
3. Monato, Evgeni Georgiev: Jugoslavio: Atenco ne preteratentita
4. Monato, Lena Karpunina: Tiu tago


ℛevo | datumprotekto | heliko.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/08/19 10:10:21