hematologi/o
hematologio
Medicina fako, kiu studas la fiziologion kaj la
patologion de la sango kaj de la
sangoproduktaj organoj:
intermilite rimarkindas sinsekvo da artikoloj, ĉefe el Japanio, pri
[…] patologio, hematologio, dietologio, […] kaj serologio
[1];
la interna medicino traktas la preventon, diagnozadon, senoperacian terapion kaj
postterapian kontrolon de malsanoj de la spiraj organoj (pneŭmonologio), de
la koro kaj sangocirkulo (kardiologio), de la digestaj organoj
(gastroenterologio kaj hepatologio), de la renoj (nefrologio), de la sango
kaj la sangokreaj organoj (hematologio) […]
[2].
hematologo
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru sangokuracado, sangostudo,
sangoscienco.
- angle:
- haematology, hematology
- beloruse:
- гематалёгія
- ĉeĥe:
- hematologie
- france:
- hématologie
- germane:
- Hämatologie
- pole:
- hematologia
- slovake:
- hematológia
- ukraine:
- гематологія