*ia

*ia

Nedifina adjektivo, signifanta: „de ne precize difinita speco; de mi ne scias kia kvalito“: via vino estas nur ia abomena acidaĵo [1]; vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan [2]; mi reakiris la volon kaj ian grandegan forton FdO ; tie ĉi estas ia kaŝita afero [3]; li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon [4]; ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento [5]; ni malgranda kolekto da homoj ne povas fari ian decidon por ĉiam [6]; kolekto da homoj prezentanta ian unuon [7]; per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke... [8]; ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj [9]; ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco [10]; timigita de ia ŝajnaĵo [11]; la dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo [12]; al la patrino […] estas necese havigi ian negrandan komforton Marta ; neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero [13]; ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon […] kiel nia [14].
Rim.: ia montras nur la kvaliton, la naturon, la specon, la econ, sed neniel la individuecon. Tamen ĉi tiu diferencigo estas ofte indiferenta; tial Zamenhof rimarkigas, ke „ofte oni povas sen eraro diri ia, kia, nenia anstataŭ iu, kiu, neniu“.
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
5. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
6. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 14
9. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
11. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
13. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
beloruse:
якісьці, які-небудзь
ĉeĥe:
jakýsi, nějaký
france:
une sorte de, d'une certaine sorte, un (art. indéf.)
germane:
irgendein
hispane:
algún (de alguna clase)
hungare:
valamilyen, egyfajta
japane:
ある種の [あるしゅの], なんらかの
katalune:
algun, una mena de
nederlande:
een of ander
okcitane:
una mena de
pole:
jakiś, jakikolwiek
portugale:
algum, um, qualquer (espécie de)
rumane:
de un fel oarecare
ruse:
какой-то, какой-нибудь, какой бы то ни было
slovake:
akýsi, nejaký, voľajaký
ukraine:
якийсь, який-небудь

sen ia

sen ia kaŭzo [15]; sen ia ŝanceliĝo [16]; unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael [17]; ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto [18]; ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo EE ; la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj EE .
beloruse:
без дай… sen ~ kaŭzo: без дай прычыны, без дай рады.
france:
sans aucun sen ~ ombro da dubo: sans l'ombre d'un doute.
germane:
ohne einen sen ~ kaŭzo: ohne einen Grund, vollkommen grundlos. sen ~ ŝanceliĝo: ohne zu zögern.
hispane:
sin nada, sin sen ~ ombro da dubo: sin ni sombra de duda.
pole:
sen ~ kaŭzo: bez żadnej przyczyny. sen ~ ombro da dubo: bez cienia wątpliwości.
ruse:
без какого бы то ни было, безо всякого sen ~ kaŭzo: без какой бы то ни было причины, безо всякой причины. sen ~ ŝanceliĝo: без каких бы то ни было колебаний, безо всяких колебаний. sen ~ ombro da dubo: без тени сомнения.

sen ia eĉ plej malgranda

(arkaismo)
Sen ajna, sen ia ajn: ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn, [kiuj en lingvo arta povas esti elĵetitaj] sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo EE ; [mi estas] taksata sen ia eĉ plej malgranda dubo kiel monstro, venenisto, murdisto [19]. SIN:sen ioma
beloruse:
без аніякага
france:
sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte
germane:
ohne den geringsten...
hispane:
sin el más pequeño...
ruse:
без малейшего

administraj notoj