-icid/ PIV1
icid
(sufikso)

Substanco venena por iu kategorio de vivaĵoj, kaj uzata
en agrikulturo (vd herbicido,
fungicido,
insekticido),
en medicino, k.a.:
teniicido
PIV2
.
restaĵoj de insekticidoj sur terkulturaj produktoj
[1].
Rim.:
La sufikso ne apartenas al la oficialaj esperantaj sufiksoj, sed aperas en
internaciaj vortoj kaj originas en la latina caedere,
resp. en kombino -cīdere (buĉi, mortigi).
Aparte, pesticido, ne servas por forigi la peston,
sed infestojn.
Rim.:
Uzante la oficialajn vorterojn de Esperanto, BL rekomendas anstataŭ fungicido:
fungomortigaĵo, fungomortigilo, fungomortiga substanco.
Ankaŭ oni povus konsideri laŭ la modelo
kontraŭdolorilo: kontraŭfungilo.
1.
Monato, Mu Binghua: Maltrankviliĝo pro aĉaj manĝaĵoj, 2004
- france:
- -icide
- germane:
- -zid