indikaci/o

indikacio

MED Diagnozo, simptomaro, cirkonstancoj, kiuj indikas specifan kuracmetodon, teston, procedon ks: senindikacia, kontraŭindikacia, eksterindikacia apliko de kuracilo; ĉiu recepto, devas esti sekvo de ĝusta scienca indikacio, la kuracisto, skribanta recepton sen indikacio aŭ […] penanta elpensi indikacion por skribi ĝin, malaltigas sin al la grado de ordinara sanigfuŝisto [1]; la ideala indikacio por uzi desfibrililon estas ventrikla fibrilacio aŭ senpulsa ventrikla takikardio, sed ne kompleta asistolio [2]. SIN:indiko4
1. Pri receptoskribado, Voĉo de kuracistoj, 6/1909
2. Dr. Christoph Klawe: Desfibrilatoro, desfibrililo
angle:
indikation ekster~a apliko: off-label use.
ĉeĥe:
indikace
france:
indication
germane:
Indikation ekster~a apliko: Off-Label-Use.

administraj notoj