intuici/o PV , intu/o PV (malofte)

intuicio, intuo

La kapablo senpere, kvazaŭ instinkte kompreni sen konscia rezonado aŭ esploro: la intuicio, tiu alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj Marta ; interpreti la tekston sole laŭ sia lingva sento kaj intuicio, fidante sian artisman geniecon, kaj malrespektante la lingvosciencan studadon de tradukotaĵo [1]; li per genia intuicio ekkaptis novan sciencan leĝon. subite gestoj ne respondas al vortoj de la persono, via intuo tuj eksaltas [2]; pri kio li pensas? pri la akcidento? pri la estonto? patrina intuo sugestis ke pri neniu el tiuj [3].
Rim.: PV, PIV1 kaj PIV2 donas ĉe „intuo“ difinon iom alie vortigitajn, ol ĉe „intuicio“, sed la senco de tia distingo ne estas klara. Krome, ĉiuj tri vortaroj markas ĝin kiel terminon filozofian. En la malmultaj realaj uzoj de la vorto „intuo“, kiujn ni trovis, ĝi aperas kiel mallonga sinonimo de (la komunuza) „intuicio“; la tradukaj vortaroj simple egaligas la du vortojn (ankaŭ la Varingjena vortaro franca-esperanta). [Sergio Pokrovskij]
1. M. Malovec: Gramatiko de Esperanto, Ĉap. 9a
2. Gesto
3. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
angle:
intuition
beloruse:
інтуіцыя
bulgare:
интуиция
ĉeĥe:
instinktivní poznání, intuice, vnuknutí
ĉine:
直覺 [zhíjué]
france:
intuition
germane:
Intuition, instinktives Erfassen
hispane:
intuición
hungare:
intuíció, ösztönös megérzés
itale:
intuizione (capacità), intuito
japane:
直観 [ちょっかん], 直感 [ちょっかん], 勘 [かん]
katalune:
intuïció
nederlande:
intuïtie
pole:
intuicja
portugale:
intuição
ruse:
интуиция
slovake:
intuícia
ukraine:
інтуїція, передчуття

intuicia, intua

Karakterizata per intuicio: intuicia kono, veraĵo; intuicia karaktero; por anstataŭigi la racian latinan lingvon per intuicia lingvo, la aŭtoro proponas Esperanton [4]; rapida, facile alirebla kaj intuicia en la uzado, la internacia retejo entenas entute 200 000 filmetojn: ĉiu el ili respondas al unuopa signo, malantaŭ kiu kaŝiĝas vortoj, ĉiutagaj frazoj kaj nombroj [5]; agrabla, grafika kaj intua interfaco [6]; Fajrfokso estas […] rekodita por esti rapida, malpeza, intua kaj etendebla [7].
angle:
intuitive
beloruse:
інтуітыўны
bulgare:
интуитивен
ĉine:
直覺 [zhíjué]
france:
intuitif
germane:
intuitiv
hispane:
intuitivo
hungare:
intuitív, ösztönös
itale:
intuitivo
japane:
直感的な [ちょっかんてきな], 勘の鋭い [かんのするどい], 直観的な [ちょっかんてきな]
katalune:
intuïtiu
nederlande:
intuïtief
pole:
intuicyjny
portugale:
intuitivo
ruse:
интуитивный
ukraine:
інтуїтивний

intuicie, intue

Laŭ, per intuicio: li nur intuicie, ne komprenante sin mem, konstruis novan teorion; nur troviĝis iu nekaptebla, intuicie atendata antaŭsento de io [8]; li intuicie divenis, ke homaj ecoj ne povas esti egale fortaj [9]; vizitante Sovetion en 1923, li intue sentas, ke la revolucio fiaskos. Nur dek jarojn poste lian intuicion pravigas faktoj kaŝitaj sed nekontesteblaj [10].
8. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
9. Monato, Dmitrio Lytov: Novaj ideoj jungitaj al malnovaj teorioj, 2003
10. G. Lagrange: Privat kaj Lanti, La Ondo de Esperanto, 1992:2,3
germane:
intuitiv
japane:
直観的に [ちょっかんてきに], 直感的に [ちょっかんてきに]
ukraine:
інтуїтивно

intuicii, intui

(tr)
Kompreni per intuicio: ni klare intuicias nun, ke la mondo maltrankvilige similas al la ŝajne neraciaj „pragaj koŝmaroj“, certe ĉar ili ne estis fantaziaĵoj, sed simplaj speguloj de la efektivo [11]; Laura intuicias la veron: […] [12]; vi, kiuj amas la poezion [laŭ] titolo de mia prelego, rapide intuas, ke mi intencas paroladi pri Antonio Machado, unu el la plej elstaraj poetoj de nia epoko [13].
11. Mauro Nervi: Kafka en Prago. Kiel oni vivas en kaĝo sen kradoj, IKU 1996, Prago
12. Trevor Steele: Patrick White ‐ Vivo kaj verko
13. 2000 - La poeto de la intimismaj kolokvoj - Antonio Marco Botella
angle:
intuit
ĉeĥe:
mít intuici
germane:
erfassen (intuitiv)
itale:
intuire
japane:
直観する [ちょっかんする], 直感する [ちょっかんする]
katalune:
intuir
portugale:
intuir
ruse:
интуитивно понять
slovake:
mať intuíciu
ukraine:
сприймати інтуїтивно

administraj notoj