*invit/i UV
*inviti
(tr)
- 1.
- Afable peti iun, ke li ien venu: oni gastame invitas lin esti gasto en la monaĥejo [1]; la gedoktoroj […] invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas [2]; trinkantoj komencis kanti, krii kaj inviti al si la dancistinojn [3]; vi al amuzo ia lin invitis [4]? la kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn [5]; Anstataŭ sur la tronon min inviti, ⫽ Vi eble min elpelus el la regno [6].
- 2.
- Afable petante, instigi iun, ke li ion faru: oni invitis ŝin danci [7]; la oratoro neniel povas eviti inviton fari paroladon [8]; li devus inviti ŝin al kafo [9]; Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li [10]; invito al duelo [11]; al mi la princo komisiis, ⫽ Ke mi invitu viajn reĝajn moŝtojn ⫽ Alesti ankaŭ al la prezentado [12]; la redaktoro invitas vin al kunlaboro [13]; (figure) la belvetero invitas (logas) al promenado; en ĉiu herba trunketo estis suko kaj forto, ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi [14].
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
4. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua
6. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XIV
8. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
9. Stellan Engholm: Al Torento, II.
10. La Nova Testamento, Luko 11:37
11. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXIV
12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
13. La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro

- angle:
- invite
- beloruse:
- запрасіць, паклікаць, заклікаць
- bulgare:
- поканвам, каня, поканя
- ĉeĥe:
- obeslat, povolat, pozvat, předvolat, vyzvat aby se dostavil, zvát
- ĉine:
- 邀請 [yāoqǐng], 邀 [yāo], 邀約 [yāoyuē], 請 [qǐng], 将 [qiāng], 約 [yuē], 被邀請 [bèiyāoqǐng], 請客 [qǐngkè], 約請 [yuēqǐng], 宴請 [yànqǐng]
- france:
- inviter, convier, engager (qn à faire qc), prier (qn de faire qc)
- germane:
- einladen 1. (zu sich) bitten
- hispane:
- invitar
- hungare:
- 1. meghív 2. hív, hívogat, kér (vmire)
- indonezie:
- 1. mengajak 2. mengundang
- japane:
- 招待する [しょうたいする], 招く [まねく], 勧誘する [かんゆうする]
- nederlande:
- uitnodigen
- perse:
- دعوت کردن
- pole:
- 1. zapraszać 2. prosić, namawiać
- portugale:
- 1. convidar 2. invitar
- ruse:
- приглашать, пригласить
- slovake:
- povolať, predvolať
- tibete:
- སྐད་གཏོང་
- ukraine:
- запрошувати, кликати
invito
- 1.
- Ago, vortoj de tiu, kiu invitas: akcepti inviton [15]; li honoris min per invito [16]; ni ŝuldas dankon al la lando mem por la invito, kiun faris la Usona Registaro [17]; mizero faras viziton ne atendante inviton PrV
- 2.
En dialogo, ago de la komputa sistemo per kiu ĝi invitas(2) la uzanton enigi komandon aŭ datumon.
Rim.: Kutime la sistemo eligas por tio tekston aŭ piktogramon, eble akompanante ilin per sonsignalo – kiujn oni povas nomi „invitilo“.
15.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
16. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro VIII
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)

- 1. invitation 2. prompt
- beloruse:
- запрашэньне
- bulgare:
- 1. покана
- ĉeĥe:
- obeslání, pozvání, předvolání, vyzvání, výzva k dostavení se
- ĉine:
- 邀請 [yāoqǐng], 邀約 [yāoyuē]
- france:
- 1. invitation, invite (à faire qc) 2. invite (info.)
- germane:
- 1. Einladung 2. Prompt
- hispane:
- 1. invitación
- hungare:
- 1. meghívás 2. fogadójel (prompt), felszólítójel (prompt), prompt
- indonezie:
- 1. undangan, invitasi, ajakan 2. promp
- japane:
- 招待 [しょうたい], 勧誘 [かんゆう]
- nederlande:
- 1. uitnodiging 2. prompt
- perse:
- 1. دعوت
- pole:
- 1. zaproszenie 2. zachęta
- portugale:
- 1. convite (ação), invitamento, invitação
- ruse:
- приглашение
- slovake:
- pozvanie, predvolanie, vyzvanie
- ukraine:
- запрошення
invitilo, invitletero
- Dokumento invitanta al iu okazaĵo, ordinare rajtiganta al partopreno: veninte en la kulturpalacon indikitan en la invitilo, mi estis tre agrable surprizita, ĉar deĵoranto atendis min [18]; mia filo povos havigi al vi invitilon por la estonta opero [19]; presigi en la programa gazeto lian […] invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj [20].
18.
V. Sapoĵnikov:
Lumbildit', 1984
19. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
19. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Tria Parto
20. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
- beloruse:
- запрашэньне (дакумант, ліст)
- ĉine:
- 帖子 [tiězi], 請帖 [qǐngtiě]
- france:
- invitation (document)
- germane:
- (schriftliche) Einladung
- indonezie:
- surat undangan
- japane:
- 招待券 [しょうたいけん], 招待状 [しょうたいじょう]