izotrop/a

izotropa

FIZ
(pri korpo) Posedanta la samajn fizikajn proprecojn en ĉiuj direktoj: ekvacioj de Maxwell […] aplikiĝas aparte al linearaj, izotropaj kaj tempo-invariantaj medioj [1]; Roger Penrose proponis la hipotezon de Weyl-kurbiĝo por klarigi la ekstreme homogenan kaj izotropan komencostaton de la observata universo kaj la devenon de la dua leĝo de termodinamiko [2].
beloruse:
ізатропны
ĉeĥe:
izotropický, izotropní
france:
isotrope
germane:
isotrop
hispane:
isotrópico
hungare:
izotrop, izotropikus
japane:
等方性の [とうほうせいの]
nederlande:
isotroop
portugale:
isotrópico, isótropo
ruse:
изотропный
slovake:
izotropný
ukraine:
ізотропний

malizotropa

FIZ
(pri korpo) Ne posedanta la samajn fizikajn proprecojn en ĉiuj direktoj: Kosma fona radiado […] enhavas malgrandajn malizotropecojn, aŭ neregulaĵojn, kiuj varias kun la amplekso de la ekzamenita regiono [3].
beloruse:
анізатропны
france:
anisotrope
germane:
anisotrop
hispane:
anisotrópico
hungare:
anizotrop, anizotropikus
nederlande:
anisotroop
portugale:
anisotrópico
ruse:
анизотропный

izotropeco

FIZKrED FzT
(pri korpo) Kvalito de iu korpo posedanta la samajn fizikajn proprecojn en ĉiuj direktoj.
angle:
isotropy
beloruse:
ізатропнасьць
bulgare:
изотропия
ĉine:
各向同性 [gèxiàngtóngxìng]
france:
isotropie
germane:
Isotropie
hungare:
izotrópia
japane:
等方性 [とうほうせい]
nederlande:
isotropie
portugale:
isotropia
ruse:
изотропность, изотропия
ukraine:
ізотропність

administraj notoj

mal~a: Mankas dua fontindiko.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.