Johanesburg/o

Johanesburgo

POLGEOG
Plej granda urbo de Sud-Afriko, ĉ. 50 km sude de Pretorio: mezvoje inter Johanesburgo kaj Soveto […] troviĝas la muzeo de la rasdisigo, granda beton-konstruaĵo ĉe kiu aperas la vortoj „Libereco“, „Respekto“ [1]; la 19-a Ĉampionado […] estis la unua mondpokalo en Afriko, la finalo okazis en Johanesburgo kaj tie venkis Hispanio [2]; la esperantistoj de la urboj Johanesburgo kaj Pretorio […] esperantumas kune [3].
1. La rasdisigo en muzeo, Le Monde diplomatique' en Esperanto
2. Vikipedio, Futbala Mondpokalo 2010
3. Johannesburg kaj Pretoria, esperanto-asocio de suda afriko
angle:
Johannesburg
beloruse:
Яганэсбург
ĉine:
約翰內斯堡 [Yuēhànnèisībǎo], 約翰內斯堡 [yuēhànnèisībǎo], 約韓內斯堡 [yuēhánnèisībǎo]
france:
Johannesbourg
germane:
Johannesburg
japane:
ヨハネスバーグ

administraj notoj