*ĵaluz/a PV

*ĵaluza

1.
Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aŭ difekto de iu sia posedaĵo, kiun oni pro tio fervore prizorgas: mia patro estis ĉiam tre ĵaluza pri siaj sendependeco kaj honoro [1]; sentante la respondecon, kiu pezas sur ŝin, Suzano montriĝis pli ĵaluza kaj pli fiera pri ŝia titolo ol ŝia edzo [2]; ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin [3]; miaj talentoj estas tiaj, ke la aŭdantaro aplaŭdis nur min, kaj la aliaj aktoroj pro tio ĉiam fariĝis tiel ĵaluzaj, ke ili rifuzis ludi plue [4].
2.
Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono: ŝi komencis esti ĵaluza pri Ramzes kaj timis, ke li forlasos ŝin [5]; mi estas amanta kaj ĵaluza ĝis frenezeco [6]; se mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj ĵaluza, tio estas ĉar […] mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel feliĉa, kiel vi meritas [7].
angle:
jealous
beloruse:
раўнівы
bulgare:
ревнив
ĉine:
嫉妒 [jídù], 忌 [jì], 妒 [dù], 綠眼 [lüyǎn]
france:
jaloux
germane:
eifersüchtig
hebree:
קנאי
hispane:
celoso
hungare:
féltékeny
indonezie:
cemburu, dengki, iri
itale:
geloso
japane:
嫉妬深い [しっとぶかい], ねたんでいる, 執着している [しゅうちゃくしている], 用心している [ようじんしている]
katalune:
1. zelós 2. gelós
nederlande:
1. ongerust 2. jaloers
pole:
zazdrosny
portugale:
1. cioso, zeloso 2. enciumado, ciumento
ruse:
ревнивый
svede:
2. svartsjuk
ukraine:
приревнувати

ĵaluzo

Sento de iu ĵaluza: ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis [8]; naskiĝis en li stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo [9]; ebrieco, mortigo pro ĵaluzo, vilaĝa drinkejo kiel batalkampo [10]; eĉ eble kontraŭstaras iom da ĵaluzo kontraŭ niaj kongresoj sen tradukistoj, ni tro entuziasme ĝojas pro […] facila interkompreno rekta [11]; tiu konsorcio suferas tipe eŭropan malsanon: naciisman ĵaluzon (enviemon) [12]; amo kaj ĵaluzo estas gefratoj PrV .
angle:
jealousy
beloruse:
рэўнасьць
bulgare:
ревност
ĉine:
嫉妒 [jídù], 嫉 [jí], 疑忌 [yíjì], 醋 [cù], 醋劲 [cùjìn], 醋意 [cùyì], 紅眼病 [hóngyǎnbìng]
france:
jalousie
germane:
Eifersucht
hebree:
קנאה
hispane:
celos
hungare:
féltékenység
indonezie:
kecemburuan, kedengkian, keirian
itale:
gelosia
japane:
嫉妬 [しっと], 焼きもち [やきもち]
katalune:
gelosia
nederlande:
jalousie
pole:
zazdrość
portugale:
ciúme, zelo
ruse:
ревность
svede:
svartsjuka
taje:
ความหึง
ukraine:
ревнощі

ĵaluzi

(x)
Esti ĵaluza: Moseo diris al li: ĉu vi ĵaluzas pri mi [13]? atakos lin spirito de ĵaluzo kaj li ĵaluzos sian edzinon [14]; mian edzinon volas pereigi viaj eksedzinoj, kiuj ĵaluzas ŝian virton [15]! lian rapidan altgradiĝon neniu ĵaluzis, ĉar oni konfesis, ke ĝi estas plene meritita [16]; ĉu viaj virinoj ne ĵaluzas inter si [17]? ĉu la britoj ĵaluzas pro la sukceso kaj prospero de […] aliaj landoj [18]? VD:envii
angle:
be jealous
beloruse:
раўнаваць
ĉine:
[jí], 嫉妒 [jídù], 吃醋 [chīcù], 吃味 [chīwèi], 拈酸 [niānsuān]
france:
être jaloux (de)
germane:
eifersüchtig sein
hebree:
לקנא
hispane:
estar celoso (de), sentir celos (de)
hungare:
féltékenykedik
itale:
essere geloso
japane:
嫉妬する [しっとする], 焼きもちを焼く [やきもちをやく]
katalune:
tenir gels, envejar
nederlande:
jaloers zijn
pole:
być zazdrosnym
portugale:
sentir ciúmes, ter ciúmes, mostrar zelo
ruse:
ревновать
svede:
vara svartsjuk
taje:
หึง
ukraine:
ревнувати (до кого-н.)

administraj notoj