tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl ru sk

kambri/o PV

kambrio

GEOL La unua periodo de la paleozoiko daŭranta de antaŭ 540 ĝis 485 milionoj da jaroj: [dum] kambrio […] rapide evoluis la bestaro kaj aperis solida skeleto (kambria eksplodo) [kaj] aperis ĉiuj reprezentantoj de senvertebruloj [1].

antaŭkambrio  

GEOL Unua tempo de la tero, de ĝia estiĝo ĝis kambrio: troveblas ĉiaj fosiliaj bestospecioj, de stomatolitoj el antaŭkambrio ĝis restoj de vertebruloj el la glaci-epoko [2]; la nekredeble longa tempo de la Tera formiĝo ĝis la apero de unuaj prabestoj, kiu daŭris de antaŭ 4 600 ĝis antaŭ 570 milionoj da jaroj estas nomata Antaŭkambrio [3].

tradukoj

anglaj

~o: Cambrian .

belorusaj

~o: кембрый.

ĉeĥaj

~o: kambrium.

francaj

~o: Cambrien; antaŭ~o: précambrien.

germanaj

~o: Kambrium.

hispanaj

~o: cámbrico.

hungaraj

~o: kambrium.

katalunaj

~o: cambrià; antaŭ~o: precambrià, criptozoic.

nederlandaj

~o: cambrium .

polaj

~o: kambr; antaŭ~o: prekambr.

rusaj

~o: кембрий.

slovakaj

~o: kambrium.

fontoj

1. Vikipedio, Kambrio
2. Monato, Jomo Ipfelkofer: Fosilioj en suda Germanio
3. Vikipedio, artikolo „antaŭkambrio“, 2008-01-18


ℛevo | datumprotekto | kambri.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.19 2018/12/02 10:10:18