tradukoj: bg ca cs de en es fr it nl pl ru sk

Kameruni/o PIV1

Kamerunio  

GEOGPOL Regno en la ekvatora regiono de la Okcidenta Afriko, kie situas la monto Kameruno1: Asocio pri Esperanto en Kamerunio [1]; reprezentanto de Kamerunio ne povis veni, ĉar dumvoje li estis forkaptita de fremdaj soldatoj [2]; la projekto „Lumo por Kamerunio“, laŭvice la kvara iniciatita de la tutmonda esperantistaro por helpi la blindulojn [3].
SIN:Kameruno2

kamerunia

Rilata al Kamerunio: la 31-an de januaro en kamerunia ĉefurbo Jaundo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu faras ŝtatan viziton en Kamerunio, kondukis serion da aktivadoj [4]; temas pri kamerunia civitanino, Chamberline Nguefack Zedong, elektita al la Senato okaze de la lasta Zamenhofa Tago, unua afrika senatano [5].

kameruniano

Civitano aŭ loĝanto de Kamerunio: 13 afrikanoj estis invititaj per mono de diversaj fondaĵoj kaj donacantoj: ... du kamerunianoj, unu burundiano ... [6].

kamerunianino

Civitanino aŭ loĝantino de Kamerunio: Esperantologian Semajnon partoprenis 6 togolandanoj ... kaj unu kamerunianino [7].

tradukoj

anglaj

~o: Cameroon, Republic of Cameroon; k~a: Cameroonian; k~ano: Cameroonian.

bulgaraj

~o: Камерун.

ĉeĥaj

~o: Kamerun.

francaj

~o: Cameroun; k~a: camerounais (adj.); k~ano: camerounais (subst.); k~anino: camerounaise (subst.).

germanaj

~o: Kamerun.

hispanaj

~o: Camerún.

italaj

~o: Camerun; k~a: camerunese (agg.), camerunense (agg.); k~ano: camerunese (sost. m.), camerunense (sost. m.); k~anino: camerunese (sost. f.), camerunense (sost. f.).

katalunaj

~o: el Camerun, República del Camerun; k~a: camerunés (adj.); k~ano: camerunés (subst.); k~anino: camerunesa (subst.).

nederlandaj

~o: Kameroen; k~a: Kameroens; k~ano: Kameroener; k~anino: Kameroense.

polaj

~o: Kamerun, Republika Kamerunu.

rusaj

~o: Камерун (страна); k~a: камерунский; k~ano: камерунец; k~anino: камерунка.

slovakaj

~o: Kamerun.

fontoj

1. Jarlibro de UEA, 1996, p. 41
2. Solena inaŭguro, Kongresa kuriero, n-ro 3, UK-1996, Prago
3. J. Tuinder: Lumo por Kamerunio, Espero katolika, 1980:10
4. Hu Jintao faras viziton en Jaundo
5. Senatanino Chamberline Nguefack en Eŭropo, HeKo 327 6-C, 7 apr 2007
6. Kiel Naskigis la Afrika Agado de U.E.A.
7. GBEGLO Koffi: Unuaj Esperantologoj en Afriko


ℛevo | datumprotekto | kameruni.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.13 2018/05/20 16:46:04