*kapitulac/i UV

*kapitulaci

(ntr)
1.
MIL Venkite transdoni sin kaj sian armeon aŭ fortikaĵojn al la malamiko, je precizaj kondiĉoj fiksitaj kune kun li: la sieĝitoj kapitulacis post kvar monatoj. la Dana reĝo […], kiam la malamikoj ekstere staris tendare, […] ĵuris, ke li ne kapitulacos [1]; la urbo Azov fakte estis sieĝata de la Rusoj dum tuta jaro kaj kapitulacis en 1696 [2]; la 15an de aŭgusto 1945 […] Japanio kapitulacis post la dua mondmilito [3].
2.
(figure) Rezigni, forlasi entreprenon: la afero finiĝos per venko de la laboristoj, mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas Metrop ; ne estas facile adapti sin al la mondo, kia ĝi estas, sed ŝajne tio estas la sola vojo, se oni ne volas kapitulaci [4]; ĉar mi komprenis, ke mi ne povos ricevi dolarojn, mi kapitulacis kaj konsentis pri la ruslandaj rubloj [5]. VD:rezignacii
angle:
1. capitulate, surrender 2. capitulate, give up, resign
beloruse:
1. капітуляваць, прызнаць паразу, здацца 2. капітуляваць, здацца, адмовіцца (ад плянаў, намераў)
ĉeĥe:
kapitulovat
ĉine:
投降 [tóuxiáng], 投誠 [tóuchéng], 降 [xiáng]
france:
capituler, abandonner (renoncer), déposer les armes, s'incliner (renoncer), renoncer, se rendre
germane:
kapitulieren 1. sich ergeben 2. aufgeben (kapitulieren), resignieren
hispane:
1. capitular 2. rendirse
hungare:
megadja magát, kapitulál
japane:
降伏する [こうふくする], 開城する [あしろする], 降参する [こうさんする]
nederlande:
1. capituleren, zich overgeven 2. opgeven, aftreden
perse:
تسلیم شدن
pole:
poddać się 1. kapitulować 2. kapitulować, poddać się
rumane:
capitula 1. capitula 2. capitula
ruse:
капитулировать, сдаться
slovake:
kapitulovať, poddať sa, vzdať sa
ukraine:
капітулювати, здаватися

kapitulaco

MIL Agnosko de venkiteco, milita rezigno: [jen] citadelo, kies kapitulacon ni postulis [6]; kapitulaco sen batalo Metrop ; la ĉina registaro de Kuomintango okazigis ceremonion por akcepti la kapitulacon de la japana armeo [7]; (figure) la gramatika liberalismo en la francaj lernejoj […] estas nur kapitulaco antaŭ la analfabeteco [8].
beloruse:
капітуляцыя
ĉine:
投降 [tóuxiáng], 投降条约 [tóuxiángtiáoyuē]
france:
capitulation (reddition), reddition
germane:
Kapitulation, Aufgabe (Kapitulation)
hispane:
capitulación, rendición
japane:
降伏 [こうふく], 降伏条約 [こうふくじょうやく]
pole:
kapitulacja, poddanie się
rumane:
capitulare
ukraine:
капітуляція

administraj notoj