tradukoj: fr

Kaŝmir/o PIV1

Kaŝmiro

GEOG Montara lando en la norda parto de la hinda subkontinento: ŝi kuraĝis diri, ke la barata pretendo je Kaŝmiro ne estas ĝusta kaj kontraŭas popolan volon de kaŝmiranoj [1].

kaŝmiro

TEKS Mola, maldika, malpeza ŝtofo farita el brustaj haroj de kaproj, tradicie produktita en Kaŝmiro kaj Tibeto: vastaj drapiraĵoj el malnova kaŝmiro orbrodita [2].

Ĝamuo kaj Kaŝmiro  

GEOG Iama regno dividita en la 1940aj jaroj inter Pakistano, Hindujo kaj Ĉinujo; nuna nomo de gubernio en la norda parto de Hindujo: Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas la plej norda gubernio de Barato [3].

tradukoj

francaj

~o: Cachemire; k~o: cachemire; Ĝamuo kaj ~o: Jammu et Cachemire.

fontoj

1. S. Choudhry, trad. C. McKee: Ĉu Pakistano povas naski iun kiel Arundhati Roy..., Tlaxcala, 2010-1-23
2. A. de Villiers de l'Isle Adam, trad. J. Vincent: Vera, 1991
3. N. Siva: Ĝamuo kaj Kaŝmiro, 2008-12-25


ℛevo | datumprotekto | kasxmir.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2015/06/27 20:10:17