1kazern/o

kazerno

MIL
Konstruaĵo destinita por loĝigi soldatojn: neniu taĉmento havis la rajton loĝi en kamparoj, ĉiu devis esti en la kazernoj aŭ en la tendaro [1]; en printempo 1992 la armeo metis siajn tankojn kaj kanonegojn sur la montojn ĉirkaŭ Sarajevo kaj poste dum monatoj pafadis al la urbo ― ne kontraŭ kazernoj de malamikaj soldatoj (ĉar en la komenco tiaj absolute ne ekzistis), sed rekte kontraŭ civilulaj domoj [2]; la polico aĉetis veran 5000-litran ŝprucmaŝinon, kiu staris en kazerno iom for de la viena urbocentro [3].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V
2. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
3. Walter Klag: Batita kremo kaj akvoĵetiloj, Monato, 2000/04, p. 34
angle:
barracks, soldiers' quarters
beloruse:
казарма
bretone:
kazarn
ĉeĥe:
kasárna, kasárny
ĉine:
營房 [yíngfáng], 军营 [jūnyíng]
france:
caserne
germane:
Kaserne
hungare:
laktanya, kaszúrnya
itale:
caserma
japane:
兵営 [へいえい], 兵舎 [へいしゃ]
nederlande:
kazerne
pole:
koszary
ruse:
казарма
slovake:
kasáreň
ukraine:
казарма

administraj notoj