Demanda pronomo por neŭtraĵoj:
kio okazis?;
pri kio estas la demando?
2.
Nerekte demanda pronomo por neŭtraĵoj:
neniu scias, kio morgaŭ lin trafos
PrV;
li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi,
tute
solaZ;
rigardu, kio eliras el la buŝo de via
fratinoZ;
mi klarigis al vi, kio devas esti la celado de niaj
kongresojZ.
Rim.:
En tiu senco, oni neniam esprimas la antaŭaĵon
tio.
3.
Relativa pronomo uzata anstataŭ kiu, kiam
ĝia
antaŭaĵo estas
a)io, tio, ĉio (esprimita aŭ
ne);
b) antaŭa tuta prop.;
c) substantivigita adjektivo kun nedifina signifo:
mi volas, ke
tio, kion
mi diris, estu obeata;
sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas
PrV;
kio mia, tio bona
PrV;
la urbo faris
ĉion, kion
ili povis por ke ni elportu la plej bonan
rememoronZ;
kio ajn estos l' unua vidoto, ĝi estos
al Dio
oferotaZ;
pri kio ajn prudenta vi al mi parolos, viaj vortoj
ne perdiĝosZ;
la naturo konservas sian moron, kion ajn la honto
dirusZ;
ŝi posedis fenomenan memoron, kio ŝin
kapabligis traduki sen notoj plej longan paroladon;
nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis
lia plej amata okupoB;
li ridas konstante, kio estas netolerebla;
la kongresaj kunsidoj okazos en unu sola domego, kio
multe
helpos al la bona aranĝo;
la plej bona, kion oni povas fari, estas...Z;
mi promesis ne kaŝi antaŭ vi eĉ
la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de
via
fratoZ;
la sola, kio mirigis ilin, estis tio, ke ili facile
komprenis la lingvonZ;
tio estus la plej terura, kio povus al mi
okaziZ;
tio estis la plej agrabla, kion oni povis al ŝi
donaciZ;
la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin
trankvile viviZ;
la unua, kion ili aŭdis, estis...Z;
la blanka, kion li vidis, estis nur ŝaŭmo
sur la akvoK.
Rim.:
En tiu senco oni povas subkompreni la antaŭaĵon
tio nur kiam ĝi estas je la sama kazo
kiel kio:
redonu, kion vi prenis.
Rim.:
Pro la misinfluo de la eŭropaj lingvoj, oni kutimas uzi
„kio“n ĉiam ununombre, malkiel en ekz-e la
lingvoj
tjurkaj kaj malsimetrie ol „kiu ‐ kiuj“; tial
anstataŭ
nun decidu, kiojn vi kunprenos, kaj kiojn vi lasos
ĉi
tie,
oni uzas ĉirkaŭfrazon
(kiujn aĵojn vi kunprenos)
,
aŭ tute mallogike uzas ununombron
(
kion vi kunprenos
‐ eĉ se temas pri
pluraj aĵoj; tian mallogikaĵon oni neniam toleras
ĉe
kiujn vi kunprenos
). Iam la akordo tamen neprigas plurnombron:
„Mi kredis,“ diris sinjoro Gliddon, tre humile,
„ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj.“
„Unu el la egiptaj kioj?“" ekkriis la
mumio salte
stariĝante.
[1].
[Sergio Pokrovskij]