klarion/o

klariono

MILMUZ Latuna blovinstrumento kun akuta sono, uzata ofte ĉe infanterio: antaŭ unu jaro neniu en nia vilaĝo scipovis ludi klarionon, nek eĉ tamburon [1]; Talio ankaŭ aperas kun speciala klariono aŭ trumpeto, uzata de la tiamaj aktoroj por laŭtigi iliajn voĉojn [2]; la urbofajfistoj ludis sur klarionoj, naturtrumpetoj, trombonoj, violonoj […] [3].
angle:
bugle
beloruse:
горн, труба
ĉeĥe:
flíglhorn, flíglhorna, křídlovka, polnice, trubka
ĉine:
号角 [hàojiǎo]
france:
clairon (instrument de mus.)
germane:
Zinke, Signalhorn, Kornett
hispane:
clarín
hungare:
(jelző)kürt, (katonai) trombita
indonezie:
klarino
itale:
chiarina, clarino (mus.), cornetto
japane:
クラリオン, ラッパ
nederlande:
klaroen
pole:
trąbka sygnałówka
portugale:
clarim
ruse:
горн
slovake:
krídlovka
ukraine:
сурма, труба, горн

klariona

Sonanta simile al klariono, tio estas klare, akute, laŭte: klariona voĉo; devo estas klariona voko al ago, negrave ĉu aŭ ne oni emas [4].
4. L. Frank Baum, trad. Donald Broadribb: La Stana Lignohakisto de Oz
angle:
clarion
france:
de clairon, claironnant
hungare:
kürt- ~a voĉo: kürtszó.
japane:
甲高く響きわたる [かんだかくひびきわたる]
nederlande:
zoals een klaroen
ruse:
трубный

klarioni

(tr)
1.
Fari sonon per klariono.
Rim.: Ĉiuj verboj, derivitaj de nomoj de muzikiloj, konsekvence devas esti transitivaj, ĉar kiel rekta objekto servas ludata muzikaĵo, ekz.: klarioni preludon. (Jurij Finkel)
2.
MIL Alvoki soldatojn signale per klariono: oni klarionis la ellitiĝon (aŭ: al la ellitiĝo), tagmezon, prepariĝon al formarŝo, kolektiĝon, enkazerniĝon; (figure) ni devas klarioni al la registaro de la Israela popolo, al la Palestina popolo, kaj diri: paco eblas, paco bazita sur justeco eblas [5].
5. Desmond Tutu: Wikiquote
angle:
2. sound
beloruse:
трубіць
ĉeĥe:
svolávat trubkou
france:
claironner, sonner (appeler par un signal de clairon)
germane:
2. signalisieren, wecken
hungare:
1. kürtjelet ad 2. trombitál
itale:
dare il segnale con la chiarina
japane:
クラリオンを吹く [クラリオンをふく], 兵士に告げる [へいしにつげる]
nederlande:
op de klaroen blazen
ruse:
трубить
slovake:
zvolávať trúbkou
ukraine:
сурмити, трубити

klarionisto

Ludanto de klariono: klarionisto Bunk Johnson diris ke li instruis Armstrong (tiam 11) ludi laŭorele [6]; Antonio Scandello laboris ekde 1530 kiel klarionisto kaj trombonisto de la urba muzikistaro je Bergamo [7].
ĉeĥe:
trumpetista
france:
(joueur de) clairon
germane:
Kornettist
hungare:
kürtös
itale:
suonatore di chiarina
nederlande:
klaroenblazer
ruse:
горнист
slovake:
trumpetista
ukraine:
сурмач, трубач, горніст

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.
~i: Mankas dua fontindiko.