tradukoj: be bg ca cs de en es fa fr hu nl pl pt ro ru sk zh

2konsul/o Z PV

konsulo

1.
POL Diplomatia agento komisiita por protekti en fremda lando la aferojn de la tieaj regnanoj: Ĝon fariĝis Konsulo por Sovetaj Aferoj en Britujo la 1an de februaro, 1918, kaj tuj aktivis helpe al rusoj arestitaj [1].
2.
HIS Ĉiu el la du unujaraj regnestroj de la antikva roma respubliko.

konsulejo

POL Administraciejo kaj laborloko de konsulo en fremda lando, kie samregnanoj de la konsulo povas viziti lin: samtage estis malfermita en Edinburgo konsulejo de la Irlanda Respubliko[2].

tradukoj

anglaj

~o: consul; ~ejo: consulate.

belorusaj

~o: консул; ~ejo: консульства, кансулят.

bulgaraj

~o: консул; ~ejo: консулство.

ĉeĥaj

~o: konzul, konzulár; ~ejo: konzulární úřad, konzulát.

ĉinaj

~ejo: 领事馆.

francaj

~o: consul; ~ejo: consulat.

germanaj

~o: Konsul; ~ejo: Konsulat.

hispanaj

~o: Cónsul; ~ejo: Consulado.

hungaraj

~o: konzul; ~ejo: konzulátus.

katalunaj

~o: cònsol; ~ejo: consolat.

nederlandaj

~o: consul; ~ejo: consulaat.

persaj

~o: کنسول; ~ejo: کنسولگری.

polaj

~o: konsul; ~ejo: konsulat.

portugalaj

~o: cônsul.

rumanaj

~o: consul.

rusaj

~o: консул; ~ejo: консульство.

slovakaj

~o: konzul; ~ejo: konzulát.

fontoj

1. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. Irl: Historia paŝo, Monato, jaro 1999a, numero 7a, p. 6a


ℛevo | datumprotekto | konsul.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.26 2017/10/04 14:10:17