*kornic/o PV

*kornico

1.
ARKI Laŭlonga, mezgranda, ĝenerale alta elstaraĵo de konstruaĵo: li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub ĝia kornico [1]. ; ĉiu konstruaĵo videblas […] kiel desegneto kun siaj detalaj pordoj, fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj [2].
a)
Elstara, supra, kvazaŭkrona parto de surkolonaĵo (entablemento) aŭ de piedestalo de kolono aŭ meblo.
b)
Ornama elstaraĵo inter muro kaj plafono.
c)
Randelstaraĵo de fenestro: alumetoj kuŝis sur kornico inter fajrofarilo kaj malnova fera poto [3]; sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj BdV .
VD:korbelo, listelo, modluro
2.
(figure) GEOG Mallarĝa vojeto, kiu borderas profundegaĵon flanke de monto: estis neniu vojeto, sed apenaŭ rimarkebla kornico, tute apude de la abismo PV .
angle:
1. cornice
beloruse:
гзымс
france:
corniche
germane:
Sims
hispane:
cornisa
hungare:
párkány, párkányzat, párkányút
japane:
コーニス, 軒蛇腹 [のきへびはら], 岩棚 [いわたな], 雪庇 [せっぴ]
nederlande:
lijst, kroonlijst
pole:
gzyms
portugale:
1.a cornija
rumane:
cornișă
ruse:
карниз

administraj notoj