tradukoj: de hu la pl pt ro ru

krasulac/oj

krasulacoj  

BOT
Familio de staŭdoj kaj herboj unujaraj el la ordo de saksifragoparencaj floroplantoj (Crassulaceae) kun: folioj kontraŭaj, kruce alternaj aŭ bazaj, sukaj, simplaj, plataj ĝis cilindraj, sen kromfolioj; cumoj; floroj stelaj, duseksaj; 4 ĝis 5 petaloj (malofte 3), liberaj aŭ kunkreskintaj; stamenoj multaj aŭ duoble multaj kiel petaloj; ovolujoj supraj, ofte pluropaj, liberaj aŭ kunkreskintaj ĉe-baze; folikloj: krasulacoj estas planta familio kun pli ol 1400 specioj en 30 genroj, preskaŭ ĉiu havas dikajn, karnecajn foliojn [1]; sedo, gras-burĝono estas genro de plantoj en la familio krasulacoj, kiu entenas dismonde pli ol 500 specioj [2]. PRT:krasulo

tradukoj

germanaj

~oj : Dickblattgewächse.

hungaraj

~oj : varjúhájfélék.

latina/sciencaj

~oj : Crassulaceae.

polaj

~oj : gruboszowate (rośl).

portugalaj

~oj : crassuláceas.

rumanaj

~oj : crassulaceae.

rusaj

~oj : толстянковые.

fontoj

1. Vikipedio, Krasulacoj
2. Vikipedio, Sedo


ℛevo | datumprotekto | krasul1.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.9 2018/09/19 22:10:20