tradukoj: be ca de en es fa fr nl pl pt ro ru

*krep/o

*krepo  

TEKS Ŝtofo el delikata lano, diafana, kun ondoforma supraĵo: la betulo atingis la plej grandan altecon […], ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo [1]; la ĉasisto […] demandis la mastron, kial ĉie krepo pendas en la urbo, „ĉar morgaŭ mortos la sola filino de nia reĝo“ [2]; granda malĝojo estis ĉie en la urbo, la teatro restis fermita, ĉiuj kukistinoj alligis nigran krepon al siaj sukerpupoj [3]; super la supro de la kadro pendis laŭra krono, sed inter la verdaj folioj troviĝis plektita nigra banto, kaj de ĝi pendis malsupren longa funebra krepo [4]; griza, kvazaŭ vualita de krepo [5].

tradukoj

anglaj

~o : crepe.

belorusaj

~o : крэп.

francaj

~o : crêpe (textile), crêpon.

germanaj

~o : Krepp, Flor.

hispanaj

~o : crepé.

katalunaj

~o : crepé.

nederlandaj

~o : crêpe.

persaj

~o : کرپ.

polaj

~o : krepa.

portugalaj

~o : crepe (têxt.).

rumanaj

~o : crep.

rusaj

~o : креп.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo


ℛevo | datumprotekto | krep.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2018/09/25 20:10:20