*kret/o

*kreto

1.
Malfortika blanka karbonato de kalko, kiun oni trovas laŭ tavoloj en tero: pala kiel kreto [1]; ŝia vizaĝo fariĝis blanka kiel kreto kaj tremo trakuris ŝian tutan korpon [2]; kiam li staris ĉe la tombo, li estis blanka kiel kreto kaj tre malĝoja [3].
2.
Bastoneto el tiu substanco uzata por skribi sur tabulo: ŝi markis per peco da kreto sur la pordo grandan krucon [4]; eble vi volas kalkuli la preĝejojn? tie sur la verda tabulo ili aspektas kiel punktoj de kreto [5]; nun mi ankoraŭ ne pentras, respondis la sinjoro kaj elprenis sian nigran kreton [6]; [li] skribis sian nomon per kreto sur la trabo [7]; la lupo iris en butikon kaj aĉetis grandan pecon da kreto, ĝi manĝis ĝin kaj ĝia voĉo fariĝis delikata [8]; [li] mezuris la longecon kaj dikecon de la barono, mezuris la ŝtofon, signis per kreto unu fojon kaj duan FK .
HOM:Kreto (greka insulo)
angle:
chalk
beloruse:
крэйда
ĉine:
粉笔 [fěnbǐ], 粉筆 [fěnbǐ], 白垩 [báiè], 白堊 [báiè]
france:
craie
germane:
1. Kreide 2. Kreidestück
hungare:
kréta
indonezie:
kapur
japane:
チョーク, 白墨 [はくぼく], 白亜 [はくあ]
nederlande:
1. krijt 2. krijtje, stukje krijt
pole:
kreda
portugale:
giz
ruse:
мел
svede:
krita
ukraine:
крейда

administraj notoj