tradukoj: de en fr pl ro

kurd/o

kurdo  

Ano de iranlingva etno, indiĝena en okcidenta Azio. La regionon loĝatan de ili oni nomas Kurdujo: konfliktoj […] inter kurdoj kaj turkoj [1]; „disdividita” popolo kiel nun eŭskoj, koreoj, ujguroj, kurdoj [2]; se ekzemple renkontiĝos anglo, greko, armeno kaj kurdo, ili eĉ ne konjektos, ke ili parolas en parencaj lingvoj [3].

kurda

Rilata al kurdoj, ilia kulturo, lingvo: la patro […] rifuzis agnoski la rilaton de sia filino kun ŝia turk-kurda amiko [4]; kurdaj infanoj [5]; kurda legomvendisto [6]; Turkio subtenis kontraŭkurdajn atakojn en Sirio [7].

Kurdujo  

GEOGPOL
Regiono ampleksanta partojn de Turkujo, Irako, Irano kaj Sirio, kiu estas ĉefe loĝata de kurdoj: Siria Kurdujo […] estas fakta memstara regiono […] de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio [8].

tradukoj

anglaj

~o : kurd.

francaj

~o : kurde.

germanaj

~o : Kurde; ~a : kurdisch; K~ujo : Kurdistan.

polaj

~o : Kurd; ~a : kurdyjski; K~ujo : Kurdystan.

rumanaj

~o : Curd; ~a : curdă; K~ujo : Kurdistan.

fontoj

1. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/006837.html
2. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
3. Monato, Mihail Korotkov : La turka havas familion
4. Monato, Gerrit Berverling: Etnaj Rilatoj: Kiam honoro fariĝas hororo
5. Monato, Thomas Sülzle: Komenco de la teatra maratono
6. Monato, Marko Naoki Lins: Turkio ante portas
7. Monato, Jomo Ipfelkofer: Ne interveni signifas ne solvi
8. Vikipedio, Sirio

K~ujo : Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | kurd.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2020/01/20 21:10:30