tradukoj: be de en es fr hu it nl pl pt ru

1kursiv/o

kursivo  

1.  
TIP Speco de pressignoj, klinitaj al dekstro, similaj al la literoj de rapida manskribo: uzo de kursivo por montri vortemfazon en la angla originalo [1]; kursivo de la aŭtoro (noto ĉe citaĵo). VD:grasa
Rim.: Ne konfuzu kun oblikva tiparfasono.
2.
(malofte) Klinita rapida manskribo.

kursiva

TIP Presita en kursivo1: nevalidajn normtekstojn ni citas en kursivaj literoj [2]; kursive presitaj sciencaj (ne-Esperantaj) nomoj de bestoj kaj vegetaĵoj [3].

kursivigi

TIP Ŝanĝi la normalan (rektan) tiparfasonon en kursivon1: Zamenhof mem kursivigis (noto ĉe citaĵo) BonaLingvo.

tradukoj

anglaj

~o 1.: italics; ~o 2.: cursive, running hand; ~a : italic (letter, type); ~igi : italicize.

belorusaj

~o : курсіў.

francaj

~o 1.: italique.

germanaj

~o 1.: Kursivschrift, Kursive.

hispanaj

~o 1.: cursiva, itálica.

hungaraj

~o 1.: dőlt betűs írás, kurzív írás; ~o 2.: folyóírás.

italaj

~o 1.: corsivo.

nederlandaj

~o : cursief.

polaj

~o 1.: kursywa; ~o 2.: pismo pochyłe.

portugalaj

~o : cursivo.

rusaj

~o 1.: курсив; ~o 2.: скоропись; ~a : курсивный; ~igi : выделить курсивом.

fontoj

1. Priskribo de tradukeldono
2. Helmuto Velger: Kontribuoj al la norma esperantologio
3. AdE: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

~o : Mankas dua fontindiko.
~igi : Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | kursiv.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.17 2017/05/10 08:10:13