tradukoj: de en fr

kurŝ/o

kurŝo

HIS Ano de balta popolo loĝinta ek de la 12a jc sur la sudorienta bordo de la Balta Maro: antaŭ la 13a jarcento sur la kurŝa terlango vivis prusoj, semboj, norde samogitoj, kurŝoj [1];

kurŝa

Rilata al la popolo de la kurŝoj: kurŝa lingvo; ni havos tuttagan ekskurson kaj piknikon en la unika naturparko Kurŝa Terlango [2]; veturo al kurŝa terlango tra la 100-km-longa poŝta strato kiu trairas la Nacian Parkon, antaŭnelonge akceptitan en la Unesko-listo de Mondaj Heredaĵoj [3].

tradukoj

anglaj

~o: Curonian, Kur; ~a : Curonian. K~a Terlango: Curonian Spit.

francaj

~o: Coure, Curonien (subst.); ~a : curonien (adj.).

germanaj

~o: Kure. K~a Terlango: Kurische Nehrung.

fontoj

1. Laimius STRAZNICKAS: Terlango ‐ natura valoroMonato
2. bavara esperanto info, n-ro 01/2007
3. 90a UK, Dua Bulteno, Litovio, lando de sukceno

~o: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | kursx.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.3 2015/10/21 14:10:22