tradukoj: de en es fr pl ro

kvad/o Viki

kvado  

AUT Veturilo ofte kun dikaj radringoj, simila al motorciklomopedo kun kvar radoj, uzata kiel eta traktoro en agrikulturo kaj armeo, sed ĉefe por amuziĝo kaj sporto: ĝi venis el Honda kiel trirada ATC […] la firmao Suzuki transformis la veturilojn per aldona 4-a rado, tiel kreante la unuan kvadon, la Suzuki LT 125 [1]

Rim.: Kvadoj (Quaden) oni nomas ankaŭ ĝermanan popolon: la fontojn konis ne nur ĝermanaj triboj de kvadoj kaj markomanoj, sed ankaŭ romiaj legioj [2].

tradukoj

anglaj

~o: atv (all-terrain vehicle), quad, quadricycle, wheeler.

francaj

~o: quad, vtt (véhicule tout-terrain).

germanaj

~o: Quad.

hispanaj

~o: quad.

polaj

~o: quad .

rumanaj

~o: quad .

fontoj

1. Vikipedio, Kvado (motorciklo)
2. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko


ℛevo | datumprotekto | kvad.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.5 2018/10/19 22:10:15