tradukoj: cs de fr id pl pt sk

kvintal/o PIV1

kvintalo  

Mezurunuo de maso por peso de grandkvantaj komercaĵoj, diversvalora laŭ la landoj: Sankta Antonĉjo nun helpu – li komencis preĝi en si, – kvintalon da kandeloj mi bruligos por vi post hejmreveno [1].
a)
Cent aŭ centdekdu funtoj, proksimume kvindek kilogramoj.
b)
Cent kilogramoj: 449 kvintaloj en ĉiu areo de 135 kvadrataj kilometroj [2].

tradukoj

ĉeĥaj

~o: metrický cent (100 kg).

francaj

~o: quintal.

germanaj

~o a: Zentner, Quintal.

indoneziaj

~o: kuintal.

polaj

~o a: kwintal; ~o b: cetnar, centnar.

portugalaj

~o: quintal (unidade de massa).

slovakaj

~o: cent, metrák.

fontoj

1. Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle, Dancu, marionetoj. - Budapeŝto, 1927
2. E. Ramos: ...horo de la resumo, Radio Sancti Spíritus, 2006-05-15


ℛevo | datumprotekto | kvintal.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.9 2015/07/04 08:37:38