*laf/o

*lafo

GEOLMIN
Magmo, kiu elfluas el vulkanoj kaj solidiĝas malvarmiĝante: (figure) kuirita en infer' ‐ ĝi estis brula kiel lafo [1]; historie Oyama erupcias ĉ. ĉiun 20an jaron: elfluas lafo kaj post kelkaj semajnoj ĉio finiĝas [2]; fortaj eksplodoj ne okazas dum la erupcio de baza magmo, sed estiĝas rapide fluantaj lafofluoj [3]; Pompejo […] ne estis superŝutita de ĝia lafo […] sed de 10 metroj da cindro kaj lafoŝtonetoj [4]; jam erupciis Niŝinoŝima en 1973, sed 40 jarojn poste la lafo grandigis kaj altigis la insulon [5].
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
2. HORI Jasuo/pg: Kiam verda insulo nigriĝas, Monato, 2000/12, p. 16
3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
4. Monato, Roberto Pigro: Poluri la bildon de Pompejo?
5. Monato, Isikawa Takasi: Kiam tremetoj fariĝas tremegoj
angle:
lava
beloruse:
лава (вулканічная)
bretone:
lava, maen-teuz
ĉine:
熔岩 [róngyán]
france:
lave
germane:
Lava
greke:
λάβα
hispane:
lava
hungare:
láva
indonezie:
lahar, lava
japane:
溶岩 [ようがん]
katalune:
lava
nederlande:
lava
pole:
lawa
portugale:
lava
rumane:
lavă
ruse:
лава
svede:
lava
ukraine:
лава

administraj notoj