tradukoj: be bg br ca de en es fr hu nl pt ru tp

Iu ajn kulturata vegetaĵo kun manĝeblaj partoj
(escepte de dolĉaj fruktoj
kaj spicoj):
foliolegomoj (laktuko, endivio, spinaco,
brasiko,
cepo k.a.);
radikaj kaj tuberaj legomoj (celerio, karoto,
rafano, beto, kreno,
terpomo k.a.);
fruktolegomoj (tomato, kukurbo, melongeno,
papriko, maizo,
pizoj, faboj k.a.);
florolegomoj (florbrasiko, artiŝoko);
tigolegomo (asparago, tigobrasiko, poreo,
bambuo);
ekologia legomo
(kulturita sen uzo de ĥemia sterko aŭ
insekticidoj);
sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon,
kukumojn kaj
aliajn legomojn
[1];
el la enŝutita tero kreskis en unu el ili plej bela poreo
kiu prezentis la tutan legomĝardenon de la maljunaj geedzoj
[2];
sinapa semeto ... estas pli malgranda ol ĉiuj
aliaj semoj kiuj estas sur la tero, tamen semite kreskas kaj
fariĝas pli granda ol ĉiuj legomoj kaj elmetas
grandajn branĉojn
[3];
japanoj montras al ĉinoj kiel kultivi bonkvalitajn legomojn
taŭgajn por japana merkato kaj rezulte grandkvante importas el
Ĉinio
[4].