tradukoj: en fr la

leŭcisk/o PIV1

leŭcisko  

ZOO Fiŝo de eŭropaj kaj nordaziaj riveroj aŭ lagoj, mezgranda, brila, kun sufiĉe grandaj skvamoj; genro el familio ciprinedoj (Leuciscus): V. Dyk ... rekomendis por valbaraĵo de Knínice bredadon de leŭciskoj [1].

tradukoj

anglaj

~o: dace.

francaj

~o: leuciscus, vandoise.

latina/sciencaj

~o : Leuciscus.

fontoj

1. O. A. Fischer: Profesoro Venceslao Dyk, la parazitologo, Esperanto-Brno, kluba prelego 2012-05-23


ℛevo | datumprotekto | leuxcisk.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2014/02/08 15:10:48