levistik/o PIV1

levistiko

BOTKUI
Spicherbo (Levisticum officinale), arome odoranta, daŭra planto el familio apiacoj, kun 2-3-foje plume dividitaj, senharaj folioj kaj malgrandaj flavetaj floroj en 12 - 20 umbeletoj: sur levistikon kun fervor’ larmetis ili laŭ la mor’ [1]; fraŭlinoj ĵetadis en riverojn florkronojn plektitajn el rozmareno, levistiko, verbasko kaj hiperiko, dum fraŭloj […] saltadis en la akvon […], klopodis ilin elpreni [2].
botanika tabulo de levistiko (Levisticum officinale)
PD  [3]
angle:
lovage
france:
livèche
germane:
Liebstöckel, Maggikraut
indonezie:
lavas, angdan
latinece:
Levisticum officinale
ruse:
любисток

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.