liĉi/o PIV1

liĉio

Frukto de liĉiarbo, malgranda sfera drupo kun tubereta ŝelo kaj diafana, suka karno ĉirkaŭ la kerno: mi devas transdoni ŝian saluton al vi kaj ankaŭ dankon pro la liĉioj [1].
1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 83a, volumo 3a, p. 48a
angle:
lychee, litchi
beloruse:
лічы (плод)
bulgare:
личи
ĉine:
荔枝 [lìzhī]
france:
litchi (fruit)
germane:
Litschi
hungare:
licsi
katalune:
litxi
nederlande:
lychee
pole:
liczi
portugale:
lechia (fruta), lichi (fruta), lichia (fruta), litchi (fruta)
ruse:
личи (плод)
ukraine:
лічі (плід)

liĉiarbo, liĉiujo

BOT Orientazia arbo kultivata por ligno kaj manĝeblaj fruktoj (Litchi chinensis): floris la liĉiarboj [2].
2. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
angle:
lychee, litchi
beloruse:
лічы (расьліна)
ĉine:
荔枝 [lìzhī], 荔 [lì]
france:
litchi (arbre)
germane:
Litschibaum
hungare:
licsifa
katalune:
litxi
latinece:
Litchi chinensis
nederlande:
lychee-boom
portugale:
lechia (árvore), lichieira (árvore), lichi (árvore), lichia (árvore), litchi (árvore)
ruse:
личи (растение)
ukraine:
лічі китайська

administraj notoj