limerik/o PIV1

limeriko

POE Angladevena, ŝerca, kvinversa poemeto kutime priskribanta la strangan konduton de homo loĝanta en iu nomata urbo aŭ lando: A book of nonsense[…] estis riĉe ilustrita kaj entenis la plej ŝatatajn lirikaĵojn de Lear: limerikojn [1].
angle:
limerick
beloruse:
лімэрык (верш)
ĉeĥe:
limerik
france:
limerick
germane:
Limerick
hungare:
limerick
nederlande:
limerick
pole:
limeryk
portugale:
limerick
ruse:
лимерик
slovake:
limerik

Limeriko

GEOG Irlanda urbo: Limeriko meritas viziton pro sia impona situo apud la granda rivero Shannon kaj ĝia kastelo [2]; ĉirkaŭ 2000 judoj alvenis de orienta Eŭropo kaj hejmiĝis en Belfasto, Korko, Derio, Droĥedo, Dublino, Limeriko, Lurgano [3].
2. Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, Monato, 2015/08, p. 22
3. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
angle:
Limerick
beloruse:
Лімэрык (горад)
ĉine:
利默里克 [Lìmòlǐkè], 利默里克 [lìmòlǐkè]
france:
Limerick
germane:
Limerick
ukraine:
лімерика (жартівливий вірш)

administraj notoj