lupe/o PV

lupeo

FOT Konveksa lenso, kiu montras tre proksimajn objektojn, grandigante ĝis ĉirkaŭ dekfoje: uzi 4-potencan lupeon [1]; ni devus donaci al ĉiu el vi fortan lupeon, kaj tio superas niajn financojn [2]; ofte mi rigardis tra la fenestron kaj vidis la horloĝiston, ulon timigan, kun bizara, nigra tubeto – evidente, mi nun scias, speco de lupeo – kvazaŭ gluita al la okulo [3]; (figure) ili afektas saĝon per falsa kaj subtila rezonado kaj harfendado, kiu efektive ne povus elteni sub zorga rigardado tra lupeo [4]; (figure) [tio] metos la politikistojn sub la lupeon de la publika opinio [5].
SIN:grandiga vitro
1. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo
2. Monato, Stefan Maul: Ŝtopiĝo
3. Monato, Paul Gubbins: Montriloj de la tempoj
4. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj
5. Monato, Lenio Marobin: Krizo de memfido
angle:
magnifying glass
beloruse:
лупа, павелічальнае шкло
ĉeĥe:
lupa, zvětšovací sklo
ĉine:
放大鏡 [fàngdàjìng], 放大镜 [fàngdàjìng]
france:
loupe, verre grossissant
germane:
Lupe, Vergrößerungsglas
hebree:
זכוכית מגדלת
hispane:
lupa
hungare:
nagyító(üveg)
japane:
ルーペ, 虫めがね [むしめがね]
nederlande:
loep, vergrootglas
pole:
lupa
portugale:
lupa
rumane:
lupă
ruse:
лупа, увеличительное стекло
slovake:
lupa, zväčšovacie sklo
ukraine:
лупа, збільшувальне скло

administraj notoj