magistrat/o Fab3

magistrato

POL Urba regantaro; urbestraro: ilian domon el trabaĵoj kun la benko sur la alta ŝtona ŝtuparo sub la tilio oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka [1]; mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon [2]; prezidinto de la dublina magistrato, konfesis, ke li subaĉetis, aŭ provis subaĉeti, ne nur konsilantojn sed ankaŭ membrojn de la irlanda parlamento [3]; la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion el la ŝtata buĝeto je 40 milionoj da kronoj por kovri la kromajn kostojn de deĵoroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj [4]; la verdruĝuloj […] venkis en kelkaj mezgrandaj urboj kaj eniris por la unua fojo en diversajn magistratojn de la barcelona ĉirkaŭurbo [5].
angle:
city council, town council
beloruse:
магістрат, муніцыпалітэт, мэрыя
ĉine:
理事会 [lǐshìhuì], 理事會 [lǐshìhuì], 市議會 [shìyìhuì], 市议会 [shìyìhuì]
france:
conseil municipal
germane:
Magistrat, Stadtrat, Gemeindevorstand
hungare:
elöljáróság, városi hatóság, városi tanács
japane:
市当局 [しとうきょく]
nederlande:
stadsbestuur, gemeentebestuur
pole:
magistrat
portugale:
conselho municipal, câmara municipal, edilidade, vereação
rumane:
magistrat
ruse:
магистрат, муниципалитет, мэрия
ukraine:
маґістрат, муніципалітет, міське самоврядування, міська рада

administraj notoj